El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj profundakvaj platformoj funkciiĝos en Brazilo

| 2013-11-27
Bookmark and Share


La platformo OOS Greta  

 


La platformo OOS Prometheus  

 

    La 25-an de novembro la 2 profundakvaj duon-mergeblaj platformoj faritaj de Ĉinio estis donita al la brazila flanko en la urbo Yantai de Shandong-provinco en orienta Ĉinio, por ilin transporti al Brazilo el la haveno de la urbo. La 2 platformoj estas dezajnitaj kaj produktitaj de ĉina entrepreno pri maro-inĝenieradaj teknologioj kaj ekipaĵoj kiel leviloj kun la nomoj OOS Greta kaj OOS Prometheus.

 

    La platformo OOS Greta kun la longeco de 137.75 metroj, la larĝeco je 81 metroj kaj la profundeco je 39 metroj, havas la ŝanĝeblan ŝarĝpovon je 7.070 mil tunoj, loĝspacon por 618 homoj kaj la variablan rapidecon de 8 knotoj ĝis 12 knotoj. Ĝi kun la funkcio grui samtempe per 2 maŝinoj kaj rezisti kontraŭ ondegoj kun la alteco je 22 metroj, taŭgas por la mara situacio ĉe la landoj de okcidenta Afriko, Brazilo, Meksiko kaj tiel plu. La platformo OOS Prometheus kun la longeco je 118 metroj, la larĝeco je 70 metroj kaj la profundeco je 38 metroj povas ŝarĝi je 5 mil tunoj, havas la loĝspacon por 500 homoj kaj kapablas funkcii sub la marakvo kun la profundeco je mil metroj. En ĝi oni povas konservi objektojn bezonatajn por grandioza konstruado sub maro.

 

    OOS Greta estas la plej granda platformo kun la menciita efiko en la maro ĉirkaŭ Brazilo. S-ro Gustavo Adolfo de Castro, ĝenerala direktoro de la brazila petrola kompanio Petrobrás, diris, ke li esperas pli da kunlaboroj inter brazilaj kompanioj kaj la ĉinaj, konsiderante la abundeco de la petrola kaj gasa resursoj de Brazilo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments