El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio: estas tute senbaza la diro de Japanio pri ĉina difino de aerdefenda distingzono super la Orienta Ĉina Maro

| 2013-11-27
Bookmark and Share


Yang Yujun, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio  

 

    La 25-an de novembro en la gazetara konferenco de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio iu raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke en la 23-a de novembro la ĉina registaro deklaris difini aerdefendan distingzonon super la Orienta Ĉina Maro, post kio Japanio asertis, ke la zono kovras la insularon Diaoyu, tio estas neakceptebla, kaj pri tio Japanio jam faris trakton kun Ĉinio.

 

    Yang Yujun, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio, diris, ke estas tute senbaza la diro de Japanio, kion Ĉinio ne akceptas. Vespere de la 23-a de novembro la oficejo de eksteraj aferoj de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio faris severan trakton kun japana ambasadorejo en Ĉinio. Post la publikigo de la aerdefenda distingzono super la Orienta Ĉina Maro, Ĉinio multmaniere eksplikis siajn politikon kaj starpunkton pri la afero. Ĉinio reasertis, ke la faro de Ĉinio celas defendi la suverenecon kaj sekurecon de la teritorio kaj teritoria aerspaco de la lando kaj konservi la ordon de flugado. Tio estas necesa metodo por efike uzi sindefendan rajton, konformas al la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj leĝoj kaj internaciaj kutimoj, kaj estas plene ĝusta kaj nediskutebla. En la fino de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento Japanio difinis aerdefendan distingzonon kaj pro tio ĝi ne havas rajton fari senrespondecajn rimarkojn pri ĉina difino de aerdefenda distingzono super la Orienta Ĉina Maro.

 

    Yang Yujun diris, ke de la antikveco la insulo Diaoyu kaj ĝiaj apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio, la decido kaj volo de Ĉinio por defendi la suverenecon super la insularo Diaoyu estas neŝancelebla. En la lasta jaro Japanio multfoje sendis militaviadilojn sekvi kaj observi ĉinajn aviadilojn, kiuj faras normalajn trejnadon kaj patrolon super la Orienta Ĉina Maro, sub la kaŭzo, ke ili eniris en ĝian aerdefendan distingzonon, tio serioze malhelpis liberan flugadon de ĉinaj aviadiloj kaj facile kaŭzos akcidentojn. Per amaskomunikiloj Japanio malice troigis la normalan kaj laŭleĝan flugadon de ĉinaj militaviadiloj kaj intencas konfuzi la publikajn opiniojn kaj kaŭzi kontraŭan spiritstaton de la popolamaso. La fakto pruvis, ke estas Japanio mem, kiu kaŭzis streĉitan situacion de la regiono.

 

    Yang Yujun emfazis, ke Ĉinio forte postulas, ke Japanio ĉesigu la agadojn, kiuj damaĝos la teritorion kaj suverenecon de Ĉinio, ĉesigu la publikigon de nerespondecaj diroj, kiuj misgvidos la internaciajn opiniojn kaj kaŭzos streĉitan atmosferon de la regiono.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments