El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Peto pri aktivuloj fare de Esperanto en Evoluo

| 2013-11-27
Bookmark and Share

Informo de la retejo Disvastigo

 

    La Organizaĵo Esperanto en Evoluo okupiĝas pri helpo por realigado de projektoj en Afriko aŭ Azio fare de lokaj esperantistoj. La projektoj estu avantaĝaj por la Esperanto-movado de la landoj, kie ili okazas, kaj por la loka socio, kaj ili estus ankaŭ finance memsufiĉaj en la estonteco.

 

    Nun, post realigado de kultura centro en Rumonge, Burundo, ĝi deziras rejunigi sian estraron ek de la unua de januaro 2014.

 

    La postenoj je dispono estas tiuj de sekretario kaj dua kasisto. La taskoj de tiuj postenoj estas:

 

    Sekretario: kontaktoj kun retdiskutlistoj, esperanto-asocioj, mesaĝoj, retpaĝaro www.esp-evoluo.tk

 

    Dua kasisto: kontaktoj kun donacantoj, monvarbado, kontrolado de projektoj

 

    La prezidanto estos Stanislav Belov el Rusujo (reprezentado de la fondaĵo, polito (= politika konduto), redaktado, juĝado de projektoj) kaj la unua kasisto estos Johan Derks el Nederlando (buĝeto, juraj rilatoj kun UEA kaj Ĉambro de komerco en Nederlando).

 

    Se vi interesiĝas pri helpo al la evoluo en Afriko kaj Azio kaj pretas kunlabori en vigla kaj moderna Esperanto-organizaĵo, bonvolu proponi vin por unu el la taskoj.

 

    Bonvolu reagi ĝis la fino de decembro al Johan Derks: johan.derks@gmail.com

 

(el Disvastigo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments