El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Li Shen

| 2013-11-27
Bookmark and Share

 

    Traduko 1

 

Li Shen (772~846)

 

Kompato al kampuloj

 

Gutadas ŝvit' al plantoj sur la tero,

 

Dum sarko en sunbrila tagmezhoro.

 

Ĉiu rizgrajno, sciu, en telero,

 

Devenas de ŝvitiga penlaboro.

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aǔ ritma akcento)

 

(Trad. Laŭlum)

 

    Traduko 2

 

Pri terlaboristoj

 

I

 

Printempe oni semas unu grajnon,

 

Dekmil rikoltas en aŭtun', de l' ŝpato.

 

Nenie estas col' da tero virga,

 

Kampuloj tamen mortas de malsato!

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

II

 

Ŝvito faladas teren, kiam oni

 

Sub brula suno sarke flegas grenon.

 

Kiu ja scias, ke en lia bovlo

 

Ĉiu grajneto kostas grandan penon!

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aǔ ritma akcento)

 

(Trad. S.J.Zee)

 

    Li Shen (772~846), kun adoltiĝa nomo Li Gongchui, estis lokano de Bozhou (en nuna Anhui-provinco). Li Shen naskiĝis en familio de ŝtatoficisto. Lia praavo Li Jing'xuan iam funkciis kiel ĉefministro sub la imperiestro Tang Gaozong. Kiam Li Shen estis 6-jara, lia patro forpasis. Lia patrino persone instruis al li legon kaj skribon. 27-jara Li Shen sukcese trapasis la metropolan ekzamenon kaj intime amikiĝis kun famaj poetoj Yuan Zhen (779~831) kaj Bai Juyi (772~846). En la Plena Kolekto de Tang-poemoj estis 127 poemoj de Li Shen, i.a. la poemo Kompato al kampuloj ĝuis plej grandan popularecon kaj havis esp-igon.

 

    La temo de tiu poemo estis pri afero, kiun oni tre ofte vidas kaj multe konas. Tamen nemalofte okazis, ke oni donas nenian atenton al tro ofte vidata afero. Tiam se iu povis montri la kaŝitan ideon, tio fariĝus tre okulfrapa kaj profunde impresis. Tiu poemo de Li Shen ĝuste estis tia.

 

    "Printempe oni semas unu grajnon,/ Dekmil rikoltas en aŭtun' ". Tio estas tre ofte vidata kaj konata de publiko, sed plejparte el ni ne tiel senteme pensas kiel poeto pri la socia fenomeno. Kvankam "Nenie estas col' da tero virga", tamen li rimarkis la kruelan realon, ke "Kampuloj tamen mortas de malsato!" Tia atentigo estis vere frapa kaj nature donis al ni profundan impreson.

 

    Kaj la "rizgrajnoj en telero" estas ankaŭ ĉiutage vidataj kaj manĝataj, sed kiom da el ni pensas tion lige kun la ŝvitoj de kampuloj sub kruela sunbakado. Nia poeto rimarkis tion kaj elfaris tion instrua verso"Ĉiu grajneto kostas grandan penon". Sen abstrakta prediko, ĝi legiĝis kiel enhavoriĉa sentenco, kiu donis al ni inspiron kaj profundan instruon.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments