El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Liu Zongyuan

| 2013-11-27
Bookmark and Share

 

Liu Zongyuan(773-819)

 

Maljuna fiŝisto

 

Olda fiŝisto tranoktis ĉe okcidenta klifo.

 

Li ĉerpis de Xiang kaj bruligas bambuojn matene.

 

Sun' leviĝis. Fum' foriĝis. Tie nenia homo.

 

Je remilknaro verdas montoj kaj akvo serene.

 

Returnen rigardu al la fluo sub ĉielbluo.

 

Vetkuras blankaj nuboj super krutaĵo senĝene.

 

=0/ 0=0/ 0=0/ 0-0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/=0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ -0/ =0/ 0-0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aǔ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Liu Zongyuan(773~819),kun adoltiĝa nomo Liu Zihou, estis lokano de Hedong (en nuna Yuncheng de Shanxi-provinco). Li estis fama poeto kaj filozofo de Tang-dinastio. Ĝis nun restis 154 poemoj de Liu Zongyuan, el kiuj ĉ. 2% havis esp-igon.

 

    En la unua jaro de Yuanhe-erao de Tang Xianzong (806), pro partopreno en politika reformado Liu Zongyuan estis degrade ekzilita al Yongzhou (en nuna Lingling de Hunan-provinco). Li suferis pezan sortbaton pro politiko. Li pene konsolis sin per tieaj pejzaĝoj kaj verkis faman eseon Ok Notoj pri Yongzhou kaj multe da poemoj pri la lokaj belaj pejzaĝoj. La poemo Maljuna fiŝisto estis unu el tiuj. Pere de la skribo pri la maljuna fiŝisto, kiu akiras trankvilon en sia koro per ĝuo de la belo de la naturo, la poemo esprimis la animstaton de la aŭtoro, kiu en sufero post malsukceso en politika afero pene serĉas koran konsolon.

 

    La poemo konsistis el ses versoj, vicigitaj laŭ tempfluo.

 

    La unua kaj dua versoj skribis pri mateno post noktfiniĝo. De la sonoj de akvoĉerpo kaj fajro de bruligo de bambuoj legantoj sciis, ke ĉe la okcidenta klifo estas maljuna fiŝisto.

 

    La tria kaj kvara versoj skribis pri la sceno, ke “Sun' leviĝis. Fum' foriĝis.” Laŭkutime tiam la fiŝisto devis sin montri antaŭ la legantoj. Sed legiĝis “Tie nenia homo”,ekster nia atendo! Tamen pro la sunleviĝo kaj foriĝo de fumo, ekaperis la verdaj montoj kaj akvo. Aŭdiĝis “remilknaro”,tio aludis, ke la nevidata fiŝisto fakte troviĝas en la pejzaĝo.

 

    La lasta versduo legiĝis kiel finalo de la poemo. La maljuna fiŝisto jam boate veturis “al la mezfluo de la rivero”,tiam li returnen rigardis kaj vidis, ke blankaj nuboj sub ĉielbluo kvazaŭ sekvas post lia fiŝboato. Tie la teksto aludis la bildon:“la naiva nubo ŝvebas ĉirkaŭ mont-kaverno”, citita el la fama Reveno verkita de Tao Yuanming (365~427 ). Blankaj nuboj super krutaĵo senĝene vetkuris, ŝajne unu post aliaj. Ni ĝuis senĝenan trankvilon de la poemo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments