El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Ma Zhiyuan

| 2013-11-27
Bookmark and Share

 

 

    Traduko 1

 

Ma Zhiyuan (1250~1321)

 

Aŭtuna penso

 

Liano velka, arb' kaduka, korv' vespera,

 

Kaban' kvieta, ponto eta, flustr' rivera.

 

Antikva pad', ĉevalo magra, vent' infera.

 

La sun' subira al la okcidento.

 

La hom' ĉe l' horizonto en turmento.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(Trad. Seimin)

 

    Traduko 2

 

Ma Zhiyuan (1250~1321)

 

Aŭtunaj pensoj

 

Dormemaj korvoj, oldaj arboj kaj hederoj,

 

Ponteto, flua rojo, domoj en trankvilo,

 

Antikva vojo, uestvento, magra ĉevalviro.

 

La suno ĉe subiro...

 

En malproksima loko, hom' kun hejmsopiro.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aǔ ritma akcento)

 

(Trad. Laŭlum)

 

    Ma Zhiyuan (1250~1321),lokano de Dadu (nuna Pekino), en sia junaĝo aspiris pri ŝtatoficista rango, sed la sorto ne favoris lin. Poste Ma Zhiyuan ermite loĝis en la urbo Hangzhou kaj sin titolis “S-ro Orienta Heĝo”,alude pri sia imito al fama poeto Tao Yuanming (365-427). Ma Zhiyuan estis fama dramisto en Yuan-dinastio, ankaŭ fama poeto. Ĝis nun restis liaj 104 poemoj kaj 23 serioj de arioj, sed preskaŭ neniu el ili havis esp-igon.

 

    Tiu ĉi poemo kun titolo Aŭtuna penso bedaŭris pri aŭtuno.

 

    Pri la sceno: Denove vespera horo. Baldaŭ finiĝos la tago. La suno subira pendas sin ĉe la montpinto oblikve, ameme finante sian taskon de unu tago.

 

    Pejzaĝo en vespera krepusko estis vere veinda: Velka liano, kaduka arbo, susuras okcidenta vento sur dezerta vojo, senforta magra ĉevalo, vaganta homo en malproksima loko. Ĉu li povus sin savi de la hejmsopira turmento? Rigardu: Kiom kvietaj, kiom agrablaj estas la ponteto, flua rojo, kabanoj. Sed mia hejmloko, miaj intimuloj disiĝas for de mi ja tiom malproksime. Ho, ĉu ili fartas bone? Nun la vetero fariĝas pli kaj pli malvarma, ĉu miaj familianoj vestas sin pli varme? Ĉu ili aĉetas por si novajn litkovrilojn? Ho, ĉio kroĉas mian koron. Se hejmsopiro tiel forte turmentas min, kial mi ne revenu hejmen pli frue? Ĉu mi ankoraŭ devas penadi por la vanta klerula honoro, por la ŝtatoficista rango? Ĉu tiuj honoro kaj rango estas proksimaj aŭ malproksimaj for de mi? Kiom longa estas la vojo al la metropolo? Kiom konfuzita estas mi en tia vespero, sur tia antikva vojo. En tiu frosta sezono, ĉu mi devas daŭrigi mian penadon por la rango aŭ mi devas reveni al hejmo servi al miaj maljunaj gepatroj? Ho ve, mi eĉ ne povas respondi al mi mem. Mi nur povas heziti ĉagrene sur la antikva vojo… Klerulo de Yuan-dinastio s-ro Zhou Deqing iam laŭdis tiun ĉi poemon “prapatro de poemoj pri aŭtuna tristo”. Vere mirinda estis la pejzaĝa priskribo en ĉi poemo!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments