El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Zhang Yanghao

| 2013-11-27
Bookmark and Share

 

Zhang Yanghao (1270~1329)

 

Mediti pri la paseo ĉe Tongguan

 

—laŭ melodio Shanpoyang

 

Montvicoj en kohero.

 

Ondoj en kolero.

 

Tongguan-trapasejo sidas bariero.

 

Rigarde al ĉefurbo,

 

Hezitem-apero.

 

De pluraj dinastioj

 

Palacoj ruiniĝas polveroj.

 

0=0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/

 

-0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/

 

-0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/0=0/

 

Je fondiĝo,

 

Popolo en sufero.

 

Je disfalo,

 

Popolo en sufero!

 

-0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aǔ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Zhang Yanghao(1270~1329),poeto en Yuan-dinastio, estis talenta ekde sia infanaĝo. Iam li funkciis kiel gubernatoro de Tangyi, cenzoro kc. Pro komentoj pri kurantaj aferoj li ofendis potenctenantojn, vole-nevole li devis kaŝi sian veran nomon por eviti persekutojn. Poste li estis revokita al funkcio en Kortego ĝis rango de ministro. Kun simpatio pri mizeroj de popolanoj, dum sia mandato li faris multe da bonaj aferoj utilaj al popolanoj. 50-jara Zhang Yanghao eksiĝis de ofico kaj ermitiĝis en vilaĝo de Jinan. En la 2-a jaro de Tianli-erao (1329), kiam okazis trosekeco en regiono de Guanzhong, la Kortego refoje komisiis al li la taskon doni helpon al popolanoj de la katastrofita regiono en Shanxi. Dum sia oficvojaĝo Zhang Yanghao verkis ĉi poemon, kiam li preterpasis la trapasejon Tongguan.

 

    La poeto staris sur la monta pado ĉe la fortreso de Tongguan-trapasejo. Antaŭ liaj okuloj estis vicoj da montpintoj de Huashan; Ĉe liaj piedoj estis torenta fluo de la Flava Rivero, kuranta kaj hurlanta, simile al freneza grego de sovaĝaj bestoj.

 

    Pensante pri la antikva tempo, la poeto pretervole rigardis al la okcidento. Okcidente je 300 lioj* for de Tongguan, sidis la ĉefurbo Chang'an. Ekde la dinastioj Qin (221 a.K.~ 206 a.K.), Han (206 a.K.~24 p.K.) ĝis Sui (581~618) kaj Tang (618~907), pluraj malnovaj dinastioj fondis imperian metropolon tie. En la griza vespera krepusko, nun nia poeto tamen vidis nenion. En lia cerbo naĝis scenoj de imponaj antikvaj ĉefurboj, vicoj da belegaj palacoj. Ho, kiom multe da imperiestroj, generaloj, herooj, bravuloj tie interbatalis montskue. Tamen ili nun malaperis postrestigante nenian spuron. Kion li povis vidi?Nur amasojn da ruinoj.

 

    Rigardante al okcidento, nia poeto vere sentis kortuŝon. Sed ĉu li veis nur pro tio, ke “dekmiloj da palacoj ruiniĝas polveroj”?Ne! Kio plej kortuŝis lin, estis la missorto de la popolanoj en ĉiuj dinastioj, ĉu en Qin aŭ Han, ĉu en Sui aŭ Tang, ĉiufoje je la interŝanĝoj de dinastioj, neniam finiĝis la suferoj de la popolo! “Je fondiĝo, popolo en sufero. Je disfalo, popolo en sufero!” Tio estis la rekte tranĉa resuma komento pri jarmiloj da historio.

 

    La aŭtoro versis pri impona pejzaĝo de patrolando. Inter la linioj plenis liaj zorgoj pri ŝtato kaj popolo. La lastaj du versoj legiĝis kiel frapfrazoj kun abunde da filozofia nuanco remaĉinda, kiuj havis realan signifon eĉ por hodiaŭaj legantoj, kaj tio faris la poemon brila per pensa enhavo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

    

 

    *li-o: tradicia ĉina mezurunuo de longo, egalanta 0,5 kilometron

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments