El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Pri medicinaj manĝaĵoj

| 2013-11-27
Bookmark and Share


Medicina manĝaĵo el glueca rizo, ternuksa kerno, jujuboj kaj aliaj kvin materialoj 

 

    La ĉinaj medicinaj manĝaĵoj estas bongustaj, bonodoraj, okulplaĉaj kaj tonikaj. Ili, efikaj por preventi kaj kuraci malsanojn, estas tre ŝatataj en Ĉinio.

 

    Antaŭ 3 000 jaroj en Ĉinio jam aperis tiaj manĝaĵoj. En Zhou-dinastio (1066-256 a.K.) la medicina departemento de la kortego havis 4 fakojn, el kiuj unu estis pri medicinaj manĝaĵoj, speciale pri la manĝaĵoj de la reĝa familio. La medicinaj manĝaĵoj estas ne nur bongustaj, sed ankaŭ facile prepareblaj, kaj plie, ili havas neniun malutilon, tial dum miloj da jaroj ili estis alte taksataj de la ĉina medicinista rondo, kiu faris senĉesan esploradon pri ili. Laŭ statistiko, en la antikva Ĉinio oni kreis pli ol 300 verkojn pri manĝaĵa tonikado kun abundaj receptoj. El ĉi tiuj la palacaj estis luksaj, dum la popolaj -- simplaj, facile prepareblaj. Hodiaŭ la medicinaj manĝaĵoj estas pli multe ŝatataj kaj en urboj troviĝas restoracioj de tiaj manĝaĵoj kaj multaj popolanoj mem preparas ilin.

 

    Laboranto en restoracio de medicinaj manĝaĵoj konigis, ke iuj klientoj venis ĉi tien por gustumado, kaj aliaj por kuracado. Li diris ankaŭ, ke la medicinaj manĝaĵoj estas efikaj kaj por kuracado kaj por tonikado. Por ke la manĝaĵoj estu bongustaj sen malbona efiko, oni devas elekti drogojn kun kuracaj funkcioj kaj ne preni amarajn nek malbongustajn drogojn en la preparado. Oni diris al mi, ke la "Feliĉiga kaj Vivolongiga Festeno" de la restoracio estas tre ŝatata en Singapuro. Por kiel eble plej multe feliĉigi la popolanojn, oni devas popularigi la preparadon de la familiaj medicinaj manĝaĵoj inter la ordinaraj loĝantoj. Nutradistino Gu Kuiqin, kiu longtempe sin okupis pri konsultiĝo pri familiaj medicinaj manĝaĵoj, diris al mi, ke preno de la medicinaj manĝaĵoj estas unu el la terapioj laŭ la ĉin-medicina teorio. La ĉinaj medicinistoj opinias, ke ĉiu manĝaĵo kaj ĉiu ĉina medikamento havas siajn proprajn karakterizaĵojn, kiuj estas utilaj por forigi perturbiĝon de la homaj visceroj, ekz. la manĝaĵoj kaj drogoj por mildigi kaj elimini pirozon kaj aliajn varmajn simptomojn certe estas efikaj por malvarmigo, kiel ekzemple, radiato (Phaseolus radiatus), kukumo, lufo kaj isata radiko, tial oni devas kuraci laŭ la sanstato kaj simptomoj de la malsanuloj per konvenaj medicinaj manĝaĵoj. Tio ja estas la esenco de la tradicia ĉina manĝaĵ-terapio. Ekz. por kuraci tusadon oni devas alpreni malsamajn metodojn. Se oni tusas pro malvarmumo oni devas preni kaĉon el rizo kaj ŝenopraza tigo, dum la malsanulo, kiu tusas pro pulma brulumo, devas preni kaĉon el lilibulbo kaj rizo. S-ino Gu emfazis, ke se oni preparas konvenan medicinan manĝaĵon laŭ sia sanstato en la ĉiutaga vivo, oni do trovos taŭgan vojon por sanprotektado kaj vivolongigo. Tio estas pli grava por beboj, gravedulinoj, maljunuloj kaj alergiuloj, kiuj devas esti limigitaj per medikamento-dozo. Al la facile lacigeblaj homoj estas tre utila la tonika, bongusta kaj refreŝiga supo el 10 g da blanka orelfungo, 30 g da lotussemoj kaj 1 500 mililitroj da kokaĵa supo. Se oni estas hazarde atakita de malvarmumo, oni do povas boligi 500 g da akvo kun 15 g da zingibro, konvena kvanto da ŝenopraza tigo kaj 20 g da bruna sukero kaj trinki la dekoktaĵon, dum ĝi estas varma. Tiu dekoktaĵo estas utila por ŝvitado kaj mildigo de malvarmumo. Oni devas aparte atenti, ke la konsisto kaj dozo de medicina manĝaĵo devas esti preparataj strikte laŭ la ĉin-medicina preskribo. Se oni malobservas tion, do la farita manĝaĵo aŭ malutilas aŭ ne efikas al la sanstato de la malsanuloj. Fine mi devas diri, ke prenante la medicinan manĝaĵon, oni ne devas rifuzi alian terapion.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments