El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio, Serbio kaj Hungario konstruos fervojon

| 2013-11-28
Bookmark and Share


Tri ĉefministroj en gazetara konferenco  

 

    La 26an de novembro ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Rumanion, kaj renkontiĝis respektive kun ses ĉefministroj en meza kaj orienta Eŭropo. Post tio Li Keqiang, Viktor Orban kaj Ivica Dacic intervidiĝis kun raportistoj. La tri ĉefministroj kune anoncis, ke ili kunlabore konstruos hungara-serban fervojon konektantan Beogradon kaj Budapeŝton, kaj starigos komunan laborgrupon por antaŭenigi la laboron.

 

    Li Keqiang diris, ke la hungara-serba fervojo estas simbola programo en la kunlaboroj inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj. Post la reformado kaj malfermo Ĉinio rapide disvolviĝas en fervoja konstruado, kaj akiris maturajn ekipaĵojn, teknikojn kaj spertojn, tial Ĉinio havas avantaĝojn sur tiu kampo. Landoj en meza kaj orienta Eŭropo havas merkatan postulon, kaj la du flankoj povas efektivigi reciprokan profiton kaj kunan gajnon. Se ĉinaj ekipaĵoj estos eksportitaj eksterlanden, precipe por fortigi kunlaborojn kun evoluantaj landoj, tio povas helpi tiujn landojn promocii infrastrukturon, konsumi superfluan ĉinan produktokapablon, altigi ekipaĵan kvaliton kaj servan nivelon, kaj profitigi du flankojn kaj multflankojn. Ĉinio volas kune kun ĉi-rilataj landoj fari la fervojan kunlaboron nova kulmino de ĉina-EU-a kunlaboro, alpreni ĝin kiel novan ligilon de amikeco inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj kaj de tiuj inter Ĉinio kaj EU.

 

    Orban kaj Dacic diris, ke la tripartia kunlaboro pri konstruado de hungara-serba fervojo profitigos ĉiujn partiojn, kaj povos antaŭenigi ekonomian disvolviĝon de du landoj kaj la ĉi-rilata regiono. La fervojo aplikita ĉina tekniko reflektas reciprokan profiton kaj kunan gajnon. Ili kredas, ke la programo estos sukcese plenumita kaj plene ludos ĝian rolon disvolvi aliajn industriojn. La du landoj bone efektivigos la programon kune kun Ĉinio por akiri konkretan rezulton kiel eble plej frue kaj puŝi al pli alta nivelo la kunlaboron inter landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj kaj Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments