El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Konsilio de Sekureco de UN forte kondamnis teruristojn, kiuj faris terur-atakajn eventojn en Irako

| 2013-11-28
Bookmark and Share


Liu Jieyi laŭtlegas la deklaron de la Konsilio de Sekureco de UN.  

 

    La 26-an de novembro la novaĵ-agentejo Xinhua raportis, ke en la 25-a de novembro la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) publikigis deklaron por forte kondamni teruristojn, kiuj faris terur-atakajn eventojn en Irako, kaj por ripeti sian subtenon al la iraka registaro kaj ĝia popolo.

 

    Liu Jieyi, ĉimonata deĵoranta prezidanto de la Konsilio de Sekureco de UN kaj la konstanta delegito de Ĉinio en UN, laŭtlegis la deklaron antaŭ raportistoj post la ferma interkonsiliĝo de la Konsilio de Sekureco de UN pri la situacio de Irako. La deklaro diris, ke lastatempe en Irako okazis multaj terur-atakaj eventoj, kiuj kaŭzis vundiĝon kaj morton de multaj civitanoj. La atakoj estis direktitaj al lokoj dense loĝataj de civitanoj, inkluzive de lernejoj kaj religiejoj, kaj al membroj de la iraka trupo por sekureco. La deklaro diris, ke la Konsilio de Sekureco de UN donas plej fortan kondamnon al la teruristoj kaj esprimas sinceran kompation al la familianoj de la suferintoj de la atakoj.

 

    La deklaro diris, ke la Konsilio de Sekureco de UN reasertas sian promeson subteni la irakan registaron kaj ĝian popolon, kaj klopodi por la sekureco de Irako. La Konsilio de Sekureco de UN forte subtenas la irakan registaron senĉese penadi por kontentigi la bezonojn de la popolo en sekureco kaj laŭdas la irakan trupon por sekureco pro ĝia penado por la sekureco de Irako.

 

    La Konsilio de Sekureco de UN reasertis, ke oni devas laŭ regularo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj laŭ sia plej granda eblo penadi por bati la teruristajn agojn, kiuj minacas la internaciajn pacon kaj sekurecon. Ĉiuj ajn teruristaj agoj estas krimoj kaj ne povas eviti la respondecon pri krimo.

 

    Dum la pasintaj 10 monatoj de la jaro 2013 teruraj agoj kaj perfortaj eventoj ofte okazis en Irako kaj pro tio la sekura situacio de la lando estas tre severa. Laŭ rilata statistiko, de januaro ĝis oktobro de la kuranta jaro ĉirkaŭ 7 mil irakaj civitanoj mortis kaj 16 mil vundiĝis pro teruraj atakoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments