El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Simpla ĉigong-ekzercado

| 2013-11-28
Bookmark and Share

    Ĉi-sube ni prezentu specon de medicina ĉigong-ekzercado de Ĉinio. Ĝi estas simpla kaj utila por ĉiuj, sen distingo de sekso kaj aĝo. Ĝi estas kuracefika kaj saniga.

 

    Faru la ekzercadon laŭ jenaj manieroj:

 

    (1) Fermetu la okulojn kaj liberigu vin de ĉiuj pensoj. Sidu kun la kruroj liberaj aŭ interkrucitaj 15 minutojn.

 

    (2) Malfermu la okulojn. Metu la dekstran piedon sur la maldekstran genuon kaj la dekstran manon sur la internan maleolon de la piedo. Per la maldekstra mankavo frapetu la akupunkturan punkton jongĉjŭan en la antaŭa parto de la dekstra piedplato. Virino frapu la akupunkturan punkton jongĉjŭan en la antaŭa parto de la maldekstra piedplato per la dekstra mankavo. Frapu egalforte, ne tro forte, nek tro malforte, same kiel vi manklakas, tamen pensu en vi "batu forte" pro fiziologia funkcio kaj memoru la fojojn de la frapado.

 

    Fininte la frapadon de unu piedo, same frapu la alian piedon tiom da fojoj, kiom por la unua.

 

    (3) Fininte la frapadon de ambaŭ piedoj, silente sidu 15 minutojn.

 

    (4) Frapu ambaŭ piedojn po 100 fojojn en la unua tago kaj po 200 en la dua kaj po 300 en la tria. Se vi frapas por sanprotekto, do vi frapu la piedojn po 300 fojojn ĉiutage en mateno kaj vespero respektive. Se vi estas malforta aŭ malsana, do vi devas frapi plurfoje ĉiutage, ĉiufoje faru malpli ol 900 frapojn al unu piedo.

 

    La ekzercado estas utila por kuraci diversajn kronikajn malsanojn, precipe senilajn. Ĝi estas sedativa, kvietiga kaj refreŝiga. Ĝi estas utila ankaŭ al la kreskado de infanoj kaj geknaboj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments