El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Nutrado kaj kancero

| 2013-11-28
Bookmark and Share

    Kancero jam fariĝis ofta malsano minacanta la sanon kaj vivon de la homoj. Laŭ takso de la Monda Sano-Organizo, la maligna tumoro forrabas ĉiujare la vivon de ĉ. kvin milionoj da homoj en la mondo, t.e. meznombre unu homo je ĉiu sesa sekundo. La medicinistoj opinias, ke 60-90% de la homaj kanceroj estas kaŭzitaj de la medio, kun vivmaniero kiel grava faktoro. Ĉirkaŭ duono de la virinaj kanceroj kaj 30% de la viraj havas rektajn aŭ nerektajn rilatojn kun nutrado.

 

    Homo bezonas, dum sia tuta vivo (se 60-jara), 60,000 kilogramojn da akvo, 10,000 kilogramojn da sukero, 1,600 kilogramojn da proteino kaj 10,000 kilogramojn da graso. Vere grandega estas la kvanto de la manĝaĵoj kaj trinkajoj kiuj povas enteni tiujn substancojn. Kvankam la nutraĵoj entenas tre malmulte da malutilaj elementoj, tamen ili akumuliĝas tagon post tago kaj povas kaŭzi kanceron.

 

    Multflankaj estas la faktoroj de nutrado koncernantaj kanceron: la faktoroj kaŭzantaj kaj akcelantaj kanceron, la poluaĵoj kaj aldonaĵoj de la manĝaĵoj, la konservado kaj prilaborado de la manĝajoj, la nutrokutimoj, la etkvantaj elementoj en manĝajoj k.a.

 

    La dik-intesta kancero estas pli ofta en la riĉaj landoj. La dika intesto estas kanalo kiun nepre trairas la nutraĵoj, tial sciencistoj nature studis pri la influo de nutraĵoj al ĝi. La rezultato de ilia studo montris, ke en sama tempodaŭro la viand-manĝanto trafas kanceron 2-3-oble pli facile ol la dumviva vegetarano. Mi prenu Japanion, Eŭropon kaj Usonon kiel ekzemplon. Nur 12.2% de la varmokvanto el nutraĵo de la japanoj estas el graso, dum 42.8% de tiu de la eŭropanoj kaj usonanoj. Rezulte, 0.0064-0.0075% de la japanoj trafas dik-intestan kanceron, dum 0.0422% de la usonanoj trafas tiun malsanon. Dum la periodo de 1950 ĝis 1966, la procentaĵo de tiu malsano duoble kreskis en Japanio ĉefe pro la plimultigo de viando en ilia manĝajo. Faktoj pruvis, ke la anaerobiaj mikrokokoj normale vivantaj en la dika intesto povas turni komponantojn de galo en kancerigajn substancojn. Kaj krome, pro enpreno de malmulte da celulozo kaj malmulteco de fekaĵo, la dik-intesto malrapide malpleniĝas, sekve ĝia muka membrano longe tuŝiĝas kun kancerigaj substancoj kaj tio facile kaŭzas kanceron.

 

    Per studo pri epidemiologio oni konstatis, kc troviĝas 20 specoj de kemiaj substancoj, kiuj kaŭzas kanceron al la homo. Inter ili la tri ĉefaj estas benzo (3-4) pireno, nitroamino kaj la flav-aspergila toksino, kiuj strikte rilatas kun la nutromaniero de la homo.

 

    Benzo (3-4) pireno kaŭzas al fumantoj pulman kanceron, kaj la kvanto de tiu kemia elemento varias laŭ la maniero de kuirado kaj prilaborado de manĝaĵoj. Ekzemple, kiam kafgrajnoj estas trobakitaj, tiam 20-oble kreskas benzo (3-4) pireno en ili. Tiu kemia elemento terure multiĝas, se oni prenas pinfruktojn kaj pinbranĉojn kiel hejtaĵon por baki manĝaĵojn; ĝi evidente reduktiĝas, se oni anstataŭigas ilin per ordinara lignokarbo. Longtempa tuŝo de benzo (3-4) pireno kaŭzas ne nur pulman kanceron, sed ankaŭ kancerojn digest-sisteman, vezikan, mamglandan, uteran kaj ovarian.

 

    Nitroamino estas komuna nomo de ampleksa speco de kemiaj kombinaĵoj. Ĝi estas solvebla en akvo kaj graso kaj povas kaŭzi tumoron preskaŭ en ĉiuj organoj de la animaloj, kaj la digest-sistema kancero estas la plej ofta. Nitroamino estas kombinaĵo de nitrito kaj 2-amino aŭ 3-amino. Ili povas esti kombinitaj en la stomako kaj intesto de la homo, tial la homo estas forte minacata de ili. Nitrato ekzistas ĉie en grundo, putoakvo, legomoj kaj fruktoj, plurspecaj mikrokokoj povas turni ĝin denove en nitriton, sekve la lasta povas plimultiĝi en malfreŝaj manĝaĵoj (precipe en legomoj kuiritaj kaj longe konservataj). Aminoj kaj aminestigaj substancoj ekzistas en multaj el niaj manĝaĵoj kaj ankaŭ havas intiman rilaton kun iuj el niaj perbuŝaj medikamentoj, tial ni ne devas neglekti, kiam ni prenas analgezikon kaj similajn medikamentojn.

 

    La flavaspergila toksino, produktaĵo de flava aspergilo, apartenas al la kategorio de hepata toksino, unu el la plej fortaj kancerigaj toksinoj jam konataj, kaj povas kaŭzi ĉefe hepatan kanceron. En esploro pri la kaŭzoj de la hepata kancero de la homo oni konstatis, ke flava aspergilo pli facile kreskas kaj hepata kancero pli ofte okazas en varmaj kaj humidaj lokoj de la mondo. En multaj landoj oni trovis flavaspergilan toksinon en diversspecaj grenoj (precipe en maizo kaj arakido), manĝaĵoj, spicaĵoj (inkluzive de aromaĵoj kaj sojo) kaj eĉ marmelado, kio ja indas nian atenton.

 

    Krome, fumantoj kaj drinkantoj facile trafas gorĝan kanceron, kaj manko de jodo al homo facile kondukas al tiroida kancero. En la lastaj jaroj oni konstatis, ke etkvantaj elementoj, kiel seleno, zinko, magnezio, mangano, kromo kaj kadmio en la homa korpo rilatas kun multaj kanceroj de la homo.

 

    Supre mi nur parolis pri nia primara kono pri la rilato inter nutrado kaj kancero. Se ni volas preventi tiun malsanon, ni devas koni ĝin kaj apliki ĝustatempe rimedojn kontraŭ ĝi.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments