El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (II)

| 2013-11-28
Bookmark and Share


Chen Duxiu, grava fondinto de la Komunista Partio de Ĉinio. Li funkciis kiel ĝenerala sekretario siatempe post naskiĝo de la partio. 

 

    La Hunan-a Komunista Grupo estis kreita de Mao Zedong (1893-1976). En sia juneco li jam faris la decidon reformi la malnovan Ĉinion. Li kaj aro da revoluciaj junuloj organizis sin en "Nov-demokratian societon" por lerni progreseman teorion, fari socian enketon kaj informiĝi pri la sufero de la popolo. De la fino de 1919 ĝis la komenco de 1920, Mao Zedong venis al Pekino kaj Ŝanhajo kaj tie, helpe de Li Dazhao kaj Chen Duxiu, li studis marksismajn verkojn kaj fariĝis firma marksisto. En septembro de 1920, Mao Zedong starigis la Hunan-an Komunistan Grupon en Changsha kaj samtempe faris propagandon al laboristoj.

 

    La Hubei-a Komunista Grupo estis fondita sub la gvido de Dong Biwu (1886-1975), kiu aliĝis al la Ligo Tong Meng Hui kaj partoprenis en la Revolucio de 1911, kiujn gvidis Sun Jatsen (Sun Zhongshan). Post fondiĝo de la grupo Dong Biwu prenis Wuhan-an mezlernejon, kiun li mem fondis, kiel centron kaj organizis "Studrondon de Marksisma Teorio", aperigis gazeton, starigis kulturan kurson por laboristoj, sindikaton, ktp.

 

    Por oponi kontraŭ la registaro de la nordaj militaristoj, kiu konspiris kun imperiistoj por forvendi la naciajn interesojn, la Pariza Komunista Grupo faris propagandan laboron al ĉinaj studentoj kaj elmigrintoj en Francio, kaj kulturis multe da marksistoj kaj eminentaj gvidantoj por la Partio, ekzemple, Zhou Enlai, Zhu De kaj Deng Xiaoping k.a.

 

    La apero de la diverslokaj komunistaj grupoj de Ĉinio kaj iliaj aktivadoj inter laboristoj markis la kombiniĝon de marksismo kun la laborista movado de Ĉinio. Jen maturiĝis la kondiĉoj por fondi progresan politikan partion de la ĉina laboristaro.

 

    En la 23-a de julio de 1921, en iu domo de la franca koncesiita kvartalo en Ŝanhajo okazis la kongreso de reprezentantoj de diverslokaj komunistaj grupoj. Ĝin ĉeestis 13 reprezentantoj, inter kiuj troviĝis Mao Zedong, Dong Biwu, Li Da k.a. Ĝin ĉeestis ankaŭ Maring (Nederlandano), reprezentanto de la Tria Internacio. Chen Duxiu kaj Li Dazhao, famaj gvidantoj de la komunista movado de Ĉinio, ne ĉeestis ĝin pro aliaj laboroj.

 

    En la kongreso la reprezentantoj diskutis ĉefe pri la fundamenta tasko kaj organiza principo de la Kompartio. La kongreso faris intensan disputadon kaj fine decidis konstrui la Komunistan Partion de Ĉinio, kun la Bolŝevika Partio de Sovetunio kiel sia ekzemplo.

 

    En la kvara tago de la kongreso, iu spiono subite eniris en la domon. Pro tio la kongreso devis redukti sian tagordon kaj estis daŭrigita en Nanhu-lago de Jiaxing, ĉ. 100 kilometrojn sudokcidente de Ŝanhajo. Por ŝirmi sin de spionoj, ili luis turisman boaton kaj daŭrigis la kongreson en mezo de la lago. La kongreso elektis la centran gvidantaron kun Chen Duxiu kiel ĝia ĝenerala sekretario (sed poste Chen Duxiu turniĝis en oportuniston, kaj en novembro de 1929 li estis eksigita de la Partio), aprobis la statuton de la Partio, deklaris la fondiĝon de la Komunista Partio de Ĉinio, difinis ke la centra tasko de la Partio estas fari laboristan movadon, kaj fondis la "Sekretariejon de Laboranta Kombino de Ĉinio" kiel publikan organizon de la Partio gvidantan la laboristan movadon. Kaj tiel fondiĝis la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    La demokratia revolucio de Ĉinio konsistas el du etapoj: la malnova demokratia revolucio gvidata de la burĝaro, kaj la nov-demokratia revolucio gvidata de la proletaro (pere de la Komunista Partio de Ĉinio) ekde la Movado de la Kvara de Majo en 1919 ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949.

 


La kunvenejo de la Unua Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio 

 


Plezurboato sur Nanhu-lago de Jiaxing, en kiu la kongreso estis daŭrigata.  

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments