Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Strebo kaj konfuzo de migrantaj kamparano-laborantoj naskiĝintaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento (II)

| 2013-11-28
Bookmark and Share

de HE JIA

 

    Kolizio de la du generacioj de la migrantaj kamparano-laborantoj en urboj

 

    La du generacioj de migrantaj kamparano-laborantoj en urboj havas tute malsamajn sentojn kaj atendojn al urboj. La gepatra generacio plendas, ke la juna generacio "tro amas ĝui luksaĵojn kaj ne povas elteni suferojn", sed la lastaj diris, ke la gepatra generacio "senklera kaj konservativa ne scias kiel vivi". Ili ĉiuj venas el la kamparo, sed inter ili jam ekzistas radikala diferenco pri la laboro kaj vivo.

 

    La unua kolizio: pri mongajno kaj lerno de tekniko

 

    48-jara Liu Qiangsheng venas el Weinan de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio. Farante fosaĵon, li diris: "Por ni ĉio estas farebla, la problemo estas nur mono, se la pago estas konvena, ni faras kian ajn laboron."

 

    Lia parolo reprezentas la opiniojn de la plejparto da migrantaj kamparano-laborantoj de la sama generacio. Nun, ili kolektiĝas ĉefe en konstruejoj, industriaj kaj minejaj entreprenoj k. a. kaj faras korpan laboron pli lacigan kaj pli penigan sen teknika postulo. En iliaj okuloj, mono estas la plej grava. Eĉ se la laboro estas danĝera, ili pretas ĝin fari por gajni pli multe da mono.

 


 Migranta kamparano-laboranto Liu Qiangsheng dum la laboro  

 

    24-jara Liu Yuhong laboras kune kun Liu Qiangsheng en la sama konstruejo. Antaǔe li iam lernis veldadon en iu kolegio kaj nun li faras veldadon sur la konstruejo. Lia laboro estas malpli intensa ol tiu de Liu Qiangsheng, sed lia enspezo -- duoble pli multa ol tiu de la lasta. 

 

    Liu Yuhong absolute malaprobas la opinion de Liu Qiangsheng, kaj diris: "Kvankam ni estas migrantaj kamparano-laborantoj, tamen ni ne devas konsideri nur monon en serĉo de laboro. Ni devas klopodi por gajni monon, sed ankaŭ por lerni pli da scioj en la laboro."

 

    La migrantaj kamparano-laborantoj, kiuj naskiĝis dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, plejparte ricevas edukadon pli multan ol la gepatroj, kaj akceptas novajn aferojn ĝenerale pli rapide ol ili. Nnn ili laboras por gajni monon, des pli por gajni metodojn pri mongajno. Do, ili mem pagas por sin trejni kaj lerni teknikon. En iliaj okuloj, havigi al si metion estas malfermi antaǔ si pordon por gajni monon kaj havi eblecon por starigi entreprenon kaj fariĝi administranto en la estonteco.

 

    La dua kolizio: kie estas la hejmo, ĉu en urbo aǔ en kamparo

 

    "Post plua dujara laborado, mi jam povos rekonstrui la domon en la hejmloko, kaj tiam la filo havos novan domon por la geedziĝo kaj la filino edziniĝos. Ankaŭ mi ne plu bezonos labori ekstere, kaj restos en la hejmo por pasigi miajn lastajn jarojn." Parolante pri la loko, kie li pasigos la maljunecon en la estonteco, An Demin, migranta kamparano-laboranto el la provinco Hebei, prilumigis sian mienon per ridetoj. Laǔ lia opinio, li havas du jarojn por fini sian vivon kiel provizara dungito aliloke dum ĉ. 20 jaroj, tio estas granda afero por li. Li diris: "Dum ĉi tiuj 20 jaroj, mi pasigas la tagojn en sopirado pri miaj familianoj, tio estas tro laciga."

 

    Dum la intervjuo, plejparto da migrantaj kamparano-laborantoj de la sama generacio de An Demin havas la saman opinion. Kvankam ili laboris for de la hejmo dum 20 jaroj, sed ili restas fremdaj por la urbo, kie ili laboras kaj vivas provizore, do ili ne intencas daǔre resti en la urbo. Por ili, la hejmo ĉiam estas en la kamparo. "Homoj finfine revenos al sia naskiĝloko," diris An Demin.

 


Migrantaj kamparano-laborantoj naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento laboras kiel teknikistoj.  

 

    Kompare kun An Demin, 22-jara Fan Hongzhong pansas alie. De la unua tago kiam li venis de la provinco Hebei al la urbo Taiyuan, li neniam planas reveni al la kamparo, kie li naskiĝis. Li diris: "Mi vidis tre multajn penigajn laboradojn de mia patro en la terkulturado, do mi ne volas esti plu terkulturanto, eĉ se mi ne povos fiksi mian vivon en Taiyuan en la estonteco, mi ne revenos al la kamparo, sed iros al aliaj urboj." 

 

    Fan Hongzhong venis al Taiyuan antaǔ malpli ol du jaroj, kaj nun li laboras en komputila kompanio por konstruo de reta kablo. Kompare kun la gepatra generacio, li naskiĝis en la epoko de reformado kaj pordo-malfermo kun la materia kaj la spirita vivkondiĉoj kompare pli bonaj. Li kaj liaj samaĝuloj plejparte kun la pensoj pli modaj sin vestas elegante, kaj ne estas multaj diferencoj inter ili kaj samaĝuloj de urboj. Ili volas sin integri en la urbon, vivi la vivon de urbanoj kaj ĝisfunde adiaǔi la kamparon!

 

    La tria kolizio: rajtoj ekster la salajro

 


Anonco pri garantio de rajtoj de migrantaj kamparano-laborantoj  

 

    La sama demando, kiun mi faris al ĉiuj migrantaj kamparano-laborantoj intervjuitaj, estas kion vi faras kiam viaj laǔleĝaj rajtoj estas malobservitaj. Ekster mia atendo, migrantaj kamparano-laborantoj en iom pli grandaj aĝoj ne scias kiujn rajtojn kaj interesojn fakte ili povas ĝui krom la salajro. 

 

    Kompare kun la gepatra generacio, la junaĝaj migrantaj kamparano-laborantoj estas konsciaj pri tio kio rilatas al la garantio laǔ la leĝoj, kiaj pri salajro, vivkondiĉo, kontrakto, sekureco kaj tiel plu.

 

    La migrantaj kamparano-laborantoj naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento ne plu estas tiuj rigidaj terkulturantoj antaŭ pli ol 20 jaroj kun la volo nur gajni monon por vivi la vivon. Ili ne povas toleri la socian maljustecon nek la identecan diskriminacion. Kvankam ankaŭ ili suferas foje de maljusta traktado kaj sin trovas senhelpaj, tamen ili almenaŭ ne restas silentaj. Fan Hongzhong diris: "Tion ni faras ne nur por la mono, sed des pli por la digno."

 

    Tri diferencoj necesas esti venkitaj

 


Migrantaj kamparano-laborantoj dum la trejnado pri juraj scioj  

 

    La migrantaj kamparano-laborantoj naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento iom post iom alkutimiĝis al la vivo en urboj kun vigla kaj rapida ritmo. Por ili estas ne plu eltenebla la malriĉeco en la naskiĝloko. Kompare kun la gepatra generacio, ili havas multajn progresojn kaj pli altan kulturan nivelon, sed ili ne estas tiel penemaj kaj laboremaj kiel la gepatra generacio. Kiel ili povas iri pli foren en urboj? Han Hushan, asistanta dekano de la Instituto pri la Kultura Komunikado sub la Shanxi-a Universitato de Financo kaj Ekonomio, diris ke por la migrantaj kamparano-laborantoj naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento estas necese supervenki la jenajn tri diferencojn: la diferenco inter altaj atendoj de individuo kaj la realaj kondiĉoj, diferenco inter individuaj deziroj kaj socia realeco, diferenco inter individuaj sentoj kaj tiuj de la familio. 

 

    Han Hushan diris ke kun scivolemo kaj fantazio venis al grandaj urboj multaj migrantaj kamparano-laborantoj naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento. Ili volas trovi bonan laboron, sed pro manko de lerteco taŭga, ne estas multa disvolva spaco por ili. Ĉi tio estas la diferenco inter atendoj kaj realaĵoj. Neegalaj salajroj ankoraŭ ekzistas, tio facile sentigas al ili diskriminacion psikologie. Alfronte al ĉi tiu fenomeno, iuj migrantaj kamparano-laborantoj naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, facile malkontentas pri la realo, kaj tio eĉ malhelpas al ili trovi kontentigan laboron. Ĉi tio estas la diferenco inter deziro de la individuo kaj realo de la socio. Multaj migrantaj kamparano-laborantoj naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento nun estas en la aĝo de la geedzeco, ili deziras amon kaj geedzecon, sed ili ankaŭ timas tion, ĉar plejparto de ili devas reveni al sia naskiĝloko por geedziĝi. Kaj post la geedziĝo, multaj el ili, implicitaj de la familio, devige revenis al la vivo de sia gepatra generacio. Ĉi tio estas la diferenco inter la sentoj de la individuo kaj tiuj de la familio. Krome, estas la unua fojo por multaj junuloj forlasi la gepatrojn, do ili deziras alies prizorgon kaj komprenemon, en la unuaj tagoj sen protaktado de la gepatroj, ili metas sian konfidon sur amikojn, sed ĉi tiuj junuloj debutantaj en la socio facile faras kontraŭleĝajn agojn eĉ krimojn influate de fiamikoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments