El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang prelegis en Rumanio

| 2013-11-29
Bookmark and Share


Li Keqiang faras prelegon en la rumana parlamento.  

 

    Posttagmeze de la 27-a de novembro (laŭ la loka tempo) Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, faris prelegon en la halo de rumana parlamento. Li donis bondeziron al la rilatoj inter Ĉinio kaj Rumanio per la rumana proverbo Akvo forfluas dum ŝtono restas, kaj faris konkretajn proponojn por plimultigi la kunlaborojn de la du landoj. Li diris, ke la rilatoj inter la du landoj estas kiel vojaĝanta ŝipego, ĝi bezonas la duflankan unuanimecon por antaŭeniĝi tra la vento kaj la ondoj.

 

    Rumanio estas la unua lando de orienta Eŭropo vizitita de Li Keqiang post lia ĉefministriĝo. Li diris: "Ĵus kiam mi renkontiĝis kun la du parlamentaj prezidantoj, ili esperis ke mi sentos hejmecon dum mia restado en ĉi tiu lando. Mi diris al ili, ke mi jam atingis Rumanion antaŭ kelkaj tagoj, tamen mi ne povas klare memori la precizan daton, ĉar mi tute ne havas la senton ke mi estas ekster mia hejmo."

 

    Post rememoro pri la historio de la amikeco inter la du landoj, Li Keqiang esprimis, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando en la mondo, kaj samtempe la loĝantaro de Rumanio kaj ĝia teritorio okupas la duan lokon inter la landoj de mezorienta Eŭropo. Rumanio serĉas subtenojn en la Oriento kaj Ĉinio apertas al la Okcidento, ili ambaŭ antaŭeniĝas kontraŭen kaj iliaj komunaj interesoj pli kaj pli grandiĝas. La dulandaj rilatoj estas ŝipego, do iliaj progmataj kunlaboroj estas la veloj de la ŝipego.

 

    Li Keqiang diris, ke la ŝipego bezonas ankaŭ la ĝeneralan situacion de la rilataj disvolvoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kiel la venton por traveturi.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments