El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina futbalisto Zheng Zhi ricevis la honoron "S-ro Futbalo de Azio en 2013"

| 2013-11-29
Bookmark and Share


Zheng Zhi kun la pokalo de S-ro Futbalo de Azio en 2013 

 


Shaikh Salman, prezidanto de la Azia Futbala Konfederacio, donas al Zheng Zhi (dekstre) la pokalon de S-ro Futbalo de Azio en 2013.  

 

    La 26-an de novembro laŭ la loka tempo ĉina futbalisto Zheng Zhi, kiu servas por la futbala teamo Hengda de Kantono, ricevis la honoron "S-ro Futbalo de Azio en 2013" en la premio-disdona ceremonio de la Azia Futbala Konfederacio okazinta en Kuala-Lumpuro, ĉefurbo de Malajzio. Li fariĝis la dua ĉina futbalisto ricevinta tiun ĉi plej altan individuan honoron de la futbalo de Azio post Fan Zhiyi.

 

    En la gazetara konferenco post la premio-disdona ceremonio Zheng Zhi emocie diris, ke li realigis sian revon en la infaneco kaj ricevis la plej altan individuan honoron de Azio en la jaro 2013.

 

    Tio estas la dua fojo por Zheng Zhi fariĝi kandidato de "S-ro Futbalo de Azio". En la jaro 2012 li estis elektita kiel kandidato de la honoro pro sia elstara ludado. Sed finfine la honoro estis ricevita de la korea futbalisto Lee Keun-Ho.

 

    Ĉi-jare liaj konkurantoj estis korea futbalisto Ha Dae-Sung kaj irana futbalisto Javad Nekounam.

 

    Zheng Zhi diris, ke la gajno de la honoro estas nedisigebla kun lia teamo. Menciante trejniston Lippi li diris, ke Lippi faris la futbalan teamon pli matura kaj la futbalistojn pli memfidaj. Rigardante al la estonteco Zheng Zhi diris, ke kvankam la teamo Hengda havos multajn malfacilojn, tamen ĝi faros sian plej grandan penadon por gajni ĉampionecon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments