Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉina disvolvado konformas al traktado de klimata ŝanĝiĝo (I)

| 2013-11-29
Bookmark and Share

-- Intervjuo kun Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio al la Varsovia Konferenco

 

Teksto de ZHAO JUN kaj DONG YAN

Foto de ZHANG SHUANG

 


Xie Zhenhua (meza) prezidas la gazetaran konferencon pri la Komuna Deklaro de la 17-a Ministra Kunveno de BASIC-landoj (Brazilo, Sud-Afriko, Hindio kaj Ĉinio) pri Klimata Ŝanĝiĝo. 

 

    Ĉinio ludas pozitivan rolon en internaciaj kunlaboroj pri regado de klimata ŝanĝiĝo. Kiel la dua granda ekonomio de la mondo Ĉinio nun estas la plej granda ellasanto de forceja gaso. Tamen ĝi estas respondeca, kaj kontinue prenas fortan agadon por ŝanĝi sian disvolvan modelon, kaj sekvas la vojon de verda kaj malaltkarbona evoluigo, tio estas evidenta por la tuta mondo. La 12-a Kvinjara Plano, adoptita de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, enlistigis celojn de la traktado de klimata ŝanĝiĝo kiel devigajn indicojn.

 

    Ankaŭ la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en la jaro 2012 klare postulis forte antaŭenpuŝi la ekologian konstruadon, akceli ŝanĝon de la ekonomi-disvolvan manieron, forte disvolvi verdan, daŭripovan kaj malaltkarbonan disvolviĝon. Verda kaj malaltkarbona evoluigo de Ĉinio helpas agadon kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Ĉinio antaŭenigas energiŝparadon kaj ellas-redukton, alĝustigas ekonomian strukturon, optimumigas industrian strukturon konforme al sia evoluigo kaj ankaŭ al la tendenco de la ekonomia kaj socia disvolvado de la mondo.

 

    Tio estas la elekto de Ĉinio por la estonteca disvolva modelo kaj ankaŭ grava kontribuo al la tutmonda traktado de klimata ŝanĝiĝo. Dume Ĉinio disvolvas pragmatajn kunlaborojn kun evoluantaj landoj en la traktado de klimata ŝanĝiĝo kadre de Sud-suda Kunlaboro. Inter la jaroj 2011 kaj 2013 Ĉinio investis sume 200 milionojn da juanoj por helpi al aliaj evoluantaj landoj altigi sian kapablon de traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    La Daŭha Konferenco garantiis la efektivigon de duaperioda devontigo antaŭ la jaro 2013 en la Kiota Protokolo. En intertraktado la plej grava punkto estis kiel juste distribui ellas-kvanton de ĉiuj landoj kaj kiel garantii justan rajton de ĉiuj landoj por disvolvado. Ĉinio kiel la plej granda evoluanta lando havas la samajn interesojn kiel aliaj evoluantaj landoj.

 

    La rezulto de la Daŭha Konferenco estis malfacile atingita. Nur plenumi intertraktadon kaj teni politikan interfidon inter ĉiuj flankoj povas amasigi la plej multe da pozitivaj energioj por estontaj intertraktoj pri klimata ŝanĝiĝo. Tial observi la bazajn principojn de la Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo, sekvi Balian Vojmapon, plenumi la ekzistantan intertrakt-promesojn, antaŭenigi la Durbanan Intertraktadon devas esti la ĉefaj temoj en la Varsovia Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo.

 

    Kio estos la fokuso de la Varsovia Konferenco? Kio estos la starpunkto de la ĉina intereso? Kien disvolviĝos ludo inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj? Antaŭ la Varsovia Konferenco, raportisto de "El Popola Ĉinio" intervjuis sinjoron Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ĉina Komisiono de Disvolviĝo kaj Reformado kaj estro de la ĉina delegacio al la Varsovia Konferenco.

 

    El Popola Ĉinio: La 19-a konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo okazos en Varsovio novembre. Bonvolu prezenti al ni la ĉefajn temojn de la konferenco kaj ilian influon.

 

    Xie Zhenhua: En la Varsovia Konferenco oni intertraktos pli ol 50 temojn. La Daŭha Konferenco en la pasinta jaro finis la intertraktadon pri la Balia Vojmapo antaŭ la jaro 2020, kaj atingis interkonsenton. Oni ankaŭ proponis kiel eble plej frue elfari novan interkonsenton pri la devoj de ĉiuj landoj por la tempo post la jaro 2020. Ĉiuj flankoj difinis klaran limdaton: antaŭ la fino de la jaro 2015 oni atingu novan interkonsenton. En tri jaroj, de la komenco de la jaro 2013 ĝis la fino de la jaro 2015, oni devas havi novan interkonsenton.

 

    Por fortigi politikan interkonsenton kiel impulson, same kiel en la jaro 2009, la ĝenerala sekretario de UN kunvokos ŝtatestrojn al pintkunveno pri klimata ŝanĝiĝo dum la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko por antaŭenpuŝi intertraktadon sur la plej alta politika nivelo por atingi novan interkonsenton en 2015. Tio ankaŭ multe influos la konferencon de ĉiuj flankoj en Limao, Peruo en la fino de la jaro 2014. En la Limaa Konferenco oni eble faros pli konkretan intertraktadon pri la nova interkonsento farota en la Pariza Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo en la jaro 2015. Tial ĉi-jara konferenco en Varsovio metos bazon por la intertraktado en la jaro 2014 kaj la nova interkonsento en la jaro 2015.

 

    Ĉiuj landoj kaj ĉiuj grupoj prezentos siajn politikajn postulojn kaj starpunktojn en la ĉi-jara konferenco, tamen la konferenco ne faros finan decidon. Laŭ ĉina dirmaniero ĝi estos "malgranda jaro", tamen fruktodona. 

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments