El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese lanĉita la luna esplorilo Chang'e-3

| 2013-12-02
Bookmark and Share


La lanĉado de la transporta raketo kun la esplorilo Chang'e-3  

 

    Je la 2-a horo kaj 17 minutoj de la 2-a de decembro oni sukcese lanĉis la lunan esplorilon Chang'e-3 en la fiksitan orbiton per la transporta raketo Changzheng-3B el la Xichang-a Satelit-lanĉa Centro kiu situas en okcidenta Ĉinio.

 

    La esplorilo havas al si la taskojn pri la unuafoja "surluniĝo" por Ĉinio kaj esplorado sur la surfaco de la luno. Nun en la tuta mondo nur Usono kaj eksa Sovetunio sukcesis en la senhoma "surluniĝo" je 13 fojoj, nur Usono realigis la lun-suriradon de homoj kaj nur eksa Sovetunio okazigis du fojojn da senhoma observado sur la luna surfaco. Se la ĉina esplorilo sukcesos, Ĉinio fariĝos la 3-a lando kiu praktikigis la "surluniĝon".

 

    Laŭplane la esplorilo atingos la lunan surfacon en la mezo de decembro, tiam ĝi ellasos la rondiran aparaton por la observado kaj esplorado. Ĝi plenumos la taskojn de la esploradoj pri la ekstera formo de la luno, ĝiaj "geologia" strukturo, surfacaj elementoj, utiligeblaj resursoj kaj tiel plu.

 

    Krom la menciita esplorilo, oni sume faris 129 esplorojn pri la luno, Usono tion okazigis 59 fojojn, eksa Sovetunio -- 64 fojojn, Japanio -- 2 fojojn, Ĉinio -- 2 fojojn, Eŭropo -- 1 fojon kaj Hindio -- 1 fojon. Inter ili, 66 okazoj sukcesis kaj 63 male, do la sukceskvanto estas nur 51 porcento.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments