El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Global Voices bezonas provlegantojn

| 2013-12-02
Bookmark and Share

    Komence de novembro ekfunkciis Esperanta versio de la monda blogaro Global Voices. Tamen jam post kelkaj semajnoj ĉesis aktivi la nikaragva redaktoro Uriel Gúrdian. Por ke la afero ne estingiĝu, Hirotaka Masaaki (Vastalto) konsentis iĝi redaktoro. Li esperas trovi kelkajn pliajn kunlaborantojn por la projekto, kiun li opinias same grava kiel Vikipedio aŭ Google-traduko.

 


Vastalto  

 

    Libera Folio: Kial vi akceptis iĝi redaktoro de la Esperanta versio?

 

    Vastalto: — En la momento, kiam mi fariĝis kun-redaktoro meze de novembro, mankis efektiva redaktoro al nia teamo. Mi ne volis, ke la Esperanta versio ŝrumpu kaj mortu. Inter la tiamaj malmultaj membroj mi ne trovis alian elekteblon. Cetere mi nomas min "kun-redaktoro". Tio signifas, ke nia teamo bezonas vere taŭgan redaktoron.

 

    Kial vi opinias grava, ke ekzistu Esperanta versio de de Global Voices?

 

    — Ĝi same valoras, kiel Esperanta versio de Vikipedio kaj Gugla Tradukilo. Global Voices estas tutmonda reta komunumo vaste konata kaj alirata. Havi tie Esperantan version estas grave pro du aferoj. Unu estas montri al la tutmonda publiko, ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. La alia estas kuraĝigi esperantistojn por ke ili kontribuu al intercivitana komunikado, kiu estas unu el la gravaj roloj de Esperanto.

 

    Kiom da kunlaborantoj oni laŭ vi bezonas, por ke la retejo bone funkciu kaj estu interesa por la legantoj?

 

    — Ni estas teamo de volontuloj. Mi ne volas de ili multon postuli. Mi esperas, ke ili kontribuu unu fojon semajne aŭ monate, kaj ke ĉiutage aperu almenaŭ unu nova artikolo en nia retejo. Por efektivigi tion, laŭ mia malpreciza kalkulo, ni bezonos 15 aktivajn tradukantojn, 7 kapablajn provlegantojn kaj taŭgan ĉefredaktoron. Nunmomente plej bezonataj estas provlegantoj.

 

    Kiaj temoj laŭ vi povas esti aparte interesaj por la legantoj de la esperantlingva versio?

 

    — Tio estas tro malfacila demando por ke mi respondu. Nun la kontribuantoj de nia teamo elektas temon laŭ sia bontrovo. Por liveri temojn interesajn al la legantoj ni ja bezonas kapablan redaktoron.

 

    Ĉu vi antaŭvidas la eblon, ke tekstoj estos rekte verkataj por la esperantlingva versio, kaj poste tradukitaj al aliaj lingvoj? Kion precize signifas la gvidlinio, ke "resumaj" artikoloj verkataj originale en Esperanto devas "ligiĝi al esperantlingvaj retejoj"?

 

    — Jes, ni havas la eblon, sed samtempe havas ankaŭ solvendajn problemojn. Laŭ mia ĝisnuna observo la gvidlinio pri verkado estas aplikata ne nur al la Esperanta versio sed ankaŭ al alilingvaj versioj krom la angla. Do artikoloj verkataj originale en iu lingvo devas "ligiĝi al tiulingvaj retejoj". Ĉar mi estas novulo en Global Voices, nunmomente mi ne kapablas doni pli detalan klarigon.

 

    Ĉu estas multe da laboro esti kunlaboranto de la esperantlingva versio de Global Voices?

 

    — Ni atendas, ke niaj kontribuantoj povu uzi retan redaktilon (fakte tiun de Wordpress) per sia retumilo. Ĉiu povas labori laŭ siaj kapablo kaj libertempo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments