El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 25a Eŭropa Rendevuo

| 2013-12-02
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de LIBA GABALDA el Francio

 


Partoprenanoj de la 25a Eŭropa Rendevuo  

 


Fotoj pri la jubilea evento  

 

    La 25a Eŭropa Rendevuo, jubilea evento, okazis semajnfine en la16a kaj la 17a de novembro de 2013 en "Stella-Plage" ĉe la nordfranca markolo en la bela kaj komforta feriejo "Stella Maris". Ĝi estis bone organizita de la geedza paro Arlette kaj Edmond Plutniak. Je 30 kilometroj norde de "Stella-Plage" situas "Boulogne-sur-Mer", la urbo de la unua Esperanto-kongreso. Ĉi-foje rendevuis pli ol 80 esperantistoj el 8 landoj. La plej multnombraj estis francoj de la norda regiono.

 

    Sabate en la 16-a de novembro de 2013 post la akcepto de la alvenintoj Arlette prezentis la novan prezidanton de la Nordfrancia E-Federacio Michel Dechy. Ŝi bonvenigis la partoprenantojn kaj skizis la programon, kiu estis tuj komencita en la posttagmezo de la sama tago. Oni povis elekti el kvar eblaj programeroj. Katalin Kovats gvidis E-kurson por komencantoj, kiun povis observi ankaŭ instruantoj. Michel Dechy prezentis kaj animis la kurson pere de Tinĉjo-albumoj, Anne Jausions prezentis la plej interesajn nuntempajn romanojn kaj Franjo Lévêque kantigis muzikŝatantojn kaj gvidis korusan atelieron. Ĉe la fino de la staĝo ili regalis nin per belaj kantoj.

 

    Katalin disdonis atestilojn al la ĉeestantaj esperantistoj, kiuj sukcesis en KER-ekzameno. Tre bone funkciis la libroservo de FEL prizorgata de la belga E-klubo de Gent. Laŭ la propono de Flory Witdoeckt el Belgio oni kolektis donacitajn librojn por esperantistoj en Kongolando. En la ferieja restoracio ni bonege manĝis. Vespere ni ĝuis la koncerton de Guillaume Armide kaj poste ni babilis en agrabla etoso trinkante cidron, oranĝsukon aŭ bieron.

 

    Samtemaj programeroj daŭris dimanĉe antaŭtagmeze. Ekde la 11-a horo estis libera tempo. Oni povis trarigardi ekspozicion aranĝitan surloke kaj admiri belajn pentraĵojn de esperantistoj kaj ornamaĵojn el vitro faritajn de Katalin. Kelkaj eksponaĵoj estis aĉeteblaj. Iuj promenis ĝis la plaĝo, aliaj veturis kaj vizitis la najbaran urbon "Le Touquet". Antaŭ la tagmanĝo ni fotiĝis por memori la eventon. Loka ĵurnalistino aperigis artikolon pri la evento en la franca ĵurnalo La voix du Nord.

 

    Posttagmeze la geedzoj Plutniak dankis al ĉiuj kursgvidintoj kaj al la partoprenantoj. Ili gratulis ankaŭ la iniciatinton de tiu ĉi renkontiĝo s-ro Jean Dietrich, la honoran prezidanton de la Norda Federacio kaj la unuajn gvidintojn gesinjorojn Valet. S-ino France Valet rememorigis ĉiujn staĝojn, kiuj komenciĝis en Morbecque le Parc sub ŝia gvido. Poste estis prezentata sur ekrano la eŭropa himno, Michel Dechy parolis pri sia entuziasmo rilate al Tinĉjo kaj prezentis la ĵus eldonitan tradukon de la bildlibro: La Templo de l'Suno. La retan E-ludon RISKO prezentis Katalin, ĝia aŭtorino. Oni eĉ iom provludis por pli bone kompreni ĝin kaj instigi la partoprenantojn al la ludado. La koruso fermis tiun ĉi mallongdaŭran, sed belan aranĝon. Koran dankon al la organizantoj pro ilia entuziasmo kaj bona poresperanta laboro!

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments