El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usonaj aerokompanioj anoncis al Ĉinio sian flugon super Orienta Ĉina Maro

| 2013-12-03
Bookmark and Share


Aerdefenda identig-zono super Orienta Ĉina Maro

 

    La 30an de novembro la Ŝtata Departemento de Usono proponis, ke usonaj aerokompanioj respektu la postulon de Ĉinio kaj anoncu al Ĉinio sian planon pri internaciaj flugoj tra la aerdefenda identig-zono super Orienta Ĉina Maro.

 

    Tri usonaj aerokompanioj, United Airlines, American Airlines kaj Delta Airlines, respektive konfirmis, ke ili informis Ĉinion pri siaj flugplanoj koncernaj al la aerdefenda identig-zono super Orienta Ĉina Maro. Proparolanto de la aerokompanio Delta Airlines diris, ke ili prezentis siajn flugplanojn al Ĉinio en la lasta semajno. Aerokompanioj American Airlines kaj United Airlines ne malkaŝis, ke kiam ili komencis la agadon.

 

    Usona ŝtatoficisto diris antaŭ tio, ke la propono celas "garantii la sekurecon de pasaĝeroj".

 

    Shen Jinke, proparolanto de la ĉina aerarmeo, diris, ke en la 29a de novembro la ĉina aerarmeo identigis fremdlandajn militaviadilojn en la aerdefenda identig-zono super Orienta Ĉina Maro, kaj realigis la normalan superrigardon al objektivoj en la aerdefenda identig-zono super Orienta Ĉina Maro.

 

    La 23an de novembro la ĉina registaro anoncis starigon de la aerdefenda identig-zono super Orienta Ĉina Maro, kaj publikigis regularon pri identigo de aviadiloj kaj mapon de la identig-zono. La regularo preskribas, ke aviadiloj flugantaj en la aerdefenda identig-zono super Orienta Ĉina Maro devas sin anonci al la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj la Civila Aviada Administracio de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments