El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj medicinaj servoj estas bonvenaj en Filipinoj

| 2013-12-03
Bookmark and Share


Junaĝa volontulo helpas ĉinan armeanon en hospitalo.

 

    Lasttempe la hospitalŝipo Paca Arkeo de la ĉina mararmeo sendis al Filipinoj medicinajn grupojn por liveri servojn al vunditoj en Tacloban, la tajfun-trafita regiono. Ili ricevis varman bonvenigon kaj multan aplaŭdon.

 

    Laŭ filipina kapitano, kvankam estas multe da medicinaj grupoj en Filipinoj, tamen nur ĉinoj povas doni servojn al vunditoj en ties hejmo. Al la lokanoj mankas elektro, komunikado, kaj medicinaj servoj. Ili ne havas rimedon sed nur povas atendi helpon en la hejmo. Tial la servo de la ĉina mararmeo ricevis grandan dankecon.

 

    Nun pro manko de scioj pri la sano kaj epidemio, estas en la regiono defio de postkatastrofa epidemio. Filipina specialisto apelaciis, ke aliaj medicinaj grupoj lernu de la ĉina mararmeo kaj sendu medikaĵojn al la hejmo de lokanoj kaj instruu al ili la ĝustan rimedon por eviti kontraŭ epidemio.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments