Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

"Ĉielaj kordoj" en Pekino

| 2013-12-03
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


Pentraĵo pri Stradivari  

 

    Antonio Stradivari (1644 - 1737) estis la plej elstara violono-faristo en la historio. Dum sia vivo li produktis ĉ. 1 100 kord-instrumentojn, inkl. de violonoj, aldviolonoj kaj violonĉeloj, el kiuj ĉ. 650 estas konservitaj ĝis hodiaǔ, kaj ili plejparte estas violonoj. Ĉiuj tiuj muzikiloj povas sonigi unikajn kaj belajn sonojn. 

 

    En la jaro 2013, la Fondaĵo Stradivari invitis 4 bonegajn muzikistojn por formi la stradivari-violonan arĉ-kvartetan orkestron, kiu okazigis en majo de 2013 la Stradivari-koncerton de kord-instrumenta kvarteto "Oraj Kordoj" en la Ĉina Ŝtata Centro por Arta Prezentado en Pekino.

 

    La ĉarmoj de violonoj faritaj de Stradivari

 

    En la mondo estas multaj violono-faristoj, sed Stradivari estis la senprecedenca same kiel Mozart. La kord-instrumentoj faritaj de Stradivari havas la jenajn 3 ĉarmojn:

 

    La unua: tre bela aspekto. Ĉiuj liaj violonoj diferencas unu de la aliaj. Ĝis nun, la violono-faristoj de la tuta mondo, inkl. de tiuj en la malgranda urbo Kremono, kie naskiĝis Antonio Stradivari, uzas ankoraŭ lian recepton en produktado de olea bazo per natura rezino kiel perilo. Tia recepto povas garantii, ke la violonoj havu tre belajn sonojn.

 

    La dua: malsama perfekta strukturo. Stradivari ĉiam elektis bonkvalitajn lignojn de acero kaj piceo, kaj ilin konservas per specifa formulo. La farado de la kurbeco de la dorso de ĉiuj violonoj, la skulptado de ĝia f-truo kaj la lokigo de ĉiuj ĝiaj trabetoj en la skatolo de la violonoj estas tute variaj laǔ la materialoj kun la celo atingi la plej perfektajn sonojn.

 


Violonoj faritaj de Stradivari

 

    La tria: sonoj kvazaŭ el la ĉielaj kordoj. La sonoj de la violonoj faritaj de Stradivari estas kvazaŭ el la ĉielaj kordoj. Por violonistoj estas iasenca honoro ludi per la violono farita de Stradivari. 

 

    La kvar ludantoj de famaj violonoj

 


La 4 junaj muzikistoj  

 

    La kvar muzikistoj por la Stradivari-koncerto de kord-instrumenta kvarteto "Oraj Kordoj" venas respektive el Ĉinio, Koreio, Italio kaj Svislando. 

 

    La unua violonisto Wang Xiaoming el Ĉinio ludas per la violono Aurea (1710 - 1720). Stradivari dezajnis por tiu ĉi violono la plej bonan geometrian ŝablonon al la pozicio de f-truo.

 

    Wang Xiaoming eklernis violonon en la aĝo de 4 jaroj, eniris en la jaro 2002 en la Universitaton por Muziko kaj Artprezentado en Vieno por la magistreco sub la gvido de Gerhard Schulz. En la jaro 2008, 26-jara Wang Xiaoming estis akceptita al la Zurika Operdomo kaj fariĝis ĝia unua violonisto la plej juna.

 

    La dua violonistino Soyoung Yoon el Koreio ludas per la violono King George farita en la jaro 1710. Ĝi portas ĉi tiun nomon pro tio, ke en la jaro 1800 ĝi estis dediĉita al "George III", la reĝo de Anglio. En komparo de la 2 violonoj faritaj en la sama ora epoko por violonoj, Aurea havas la sonon pli fortan kaj King George -- la sonon pli sonoran.

 

    Soyoung Yoon naskiĝis en la jaro 1984 en Koreio kaj eklernis violonon en la aĝo de 5 jaroj. En Kolonjo kaj Zuriko ŝi lernis de Zakhar Bron, violonisto en granda reputacio. Ŝi akiris konsiderindajn atingojn en la Tchaikovsky-a Violono-konkurso kaj en la Menuhin-a Violono-konkurso. En oktobro de 2011 ŝi gajnis la unuan lokon de la Internacia Wieniawski-a Violono-konkurso.

 

    Aldviolonisto Lech Antonio Uszynski ludas per la aldviolono Gibson farita en la jaro 1734, la lasta aldviolono farita de Stradivari en sia aĝo de 90 jaroj. Kun belaj aspekto kaj sonoj tiu ĉi aldviolono Gibson estas uzata nuntempe de itala muzikisto Lech Antonio Uszynski.

 

    Lech Antonio Uszynski naskiĝis en la jaro 1986 en itala muzikista familio. Li eklernis violonon en la aĝo de 5 jaroj kaj aldviolonon en la aĝo de 13 jaroj, kaj akiris premion en la Svisa Konkurso por Junaj Muzikistoj. Poste li lernis de Anna Chumachenco kaj Zakhar Bron, kaj poste lernis ankaǔ aldviolonon de Rudolf Barshai. En la jaro 2001 li kaj liaj fratoj akiris la unuan lokon de la itala internacia ensemblo de instrumentoj Zinetti.

 

    Violonĉelisto Maja Weber ludas per la violonĉelo Bonamydobree-Suggia farita en la jaro 1717. Ĉi tiu violonĉelo iam estis apartenanta al la brita klerulo Bonamy Dobree, kiu ĝin nomis per sia propra nomo. Poste portugala violonĉelisto Guilhermina Suggia havigis al si tiun ĉi ege valoran violonĉelon. Nun, ĝi estas uzata de Maja Weber.

 

    Maja Weber naskiĝis en Svislando en la jaro 1974. Ŝi eklernis violonĉelon en la aĝo de 4 jaroj. Kaj poste ŝi lernis de Frans Helmerson kaj Walter Levin. Ŝi gajnis la unuan lokon de la Bubenreuth-ensemblo de instrumentoj.

 

    Kvarteto de la ĉielaj kord-instrumentoj

 


Koncerto-prezidanto Bai Yansong (dekstre), fama gvidisto de la Ĉina Centra Televida Stacio  

 


La 4 junaj muzikistoj en prezentado  

 

    En la Stradivari-koncerto de kord-instrumenta kvarteto "Oraj Kordoj" okazanta en Pekino en la komenco de majo de 2013 la 4 junaj artistoj ludis per la supre menciitaj 4 violonoj faritaj de Stradivari muzikaĵojn de grandaj majstroj J. S. Bach, Mozart, F. F. Chopin, Peter Heidrich kaj aliaj, kaj iliaj prezentadoj estis varme akceptitaj de la aŭskultantoj. 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments