El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Indonezio la 1-a Internacia Indonezia-Ĉina (Jingdezhen-a) Ekspozicio pri Ceramika Kulturo

| 2013-12-04
Bookmark and Share


Indoneziaj spektantoj ĝuas la belecon de la ceramikaĵoj faritaj en la urbo Jingdezhen, Ĉinio.  

 

    La 30-an de novembro okazis la 1-a Internacia Indonezia-Ĉina (Jingdezhen-a) Ekspozicio pri Ceramika Kulturo en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio. Pli ol 200 ceramikaĵoj faritaj de ĉinaj majstroj kaj pli ol 800 verkaĵoj faritaj de junaj artistoj estas montritaj al la publiko.

 

    La urbo Jingdezhen havas la ceramikaĵ-produktan historion de pli ol 1 700 jaroj. Antaŭ pli ol mil jaroj (420-589) jam aperis la koncerna metio en la urbo kaj la urbo ĝuste renomiĝis pro la specialaj ceramikaĵoj faritaj por la tiama imperiestro (Zhao Heng, 968-1022). Antaŭ centoj da jaroj oni starigis oficialajn bakfornojn en la urbo kaj ĝi fariĝis fama produkta centro de ceramikaĵoj. La trajtoj de la jingdezhen-aj ceramikaĵoj estas "blanka kiel jado, brila kiel spegulo, maldika kiel papero kaj ĝia resono similas al tiu de sonorilo". Cetere, ili havas belajn eksterajn formojn kaj multajn specojn.

 

    La organizanto de la ekspozicio diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas same famaj ceramikaĵo-faraj landoj, li esperas plimultigi la interŝanĝojn de la artoj kaj kulturoj de la dulandaj ceramikaĵoj pere de la okazo de la ĉi-foja ekspozicio, kaj tio plifortigos la internacian influecon de la ceramikaĵoj faritaj de la du landoj.

 

    La ekspozicio daŭros ĝis la 15-a de decembro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments