El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio urĝas al Japanio ĉesigi konflikton

| 2013-12-04
Bookmark and Share


Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio  

 

    La 2-an de decembro en gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ĝia proparolanto Hong Lei diris, ke Japanio daŭre publikigis la paroladon pri "ĉina minaco", de post kiam Ĉinio startigis sian aerdefendan identigan zonon super la Orienta Ĉina Maro. Ĉinio urĝas Japanion ne plu fari konfliktojn por malhelpi la stabilecon de tiu ĉi zono kaj agadi por konservi la pacon kaj la stabilecon. Ĉinio havas kontinuan interkomunikadon kun aliaj landoj, kaj esperas, ke koncernaj landoj povas kompreni ĉinan rimedon por konservi la sekurecon kaj fari kunlaboron.

 

    Itsunori Onodera, japana ministro pri nacidefendo, diris, ke Japanio ne agnoskas la ĉinan suverenecon de Diaoyu-insulo en la identiga zono, kaj ne akceptas dialogon surbaze de tiu kondiĉo.

 

    Hong Lei respondis, ke Ĉinio staras per dialogo konservi la aeran sekurecon en la interkovranta regiono de la dulandaj identigaj zonoj. Japanio publike rifuzis dialogon, tio denove montras ĝian hipokriton.

 

    Laŭ Hong Lei, Ĉinio urĝas al Japanio ne plu fari konfliktojn por malhelpi la stabilecon de tiu ĉi zono kaj agadi por konservi la pacon kaj la stabilecon.

 

    La usona registaro jam proponis planon por la civilaj aeroplanoj flugi al Orienta Ĉina Maro, sed Japanio ne tion faris. La agado de Usono montras sian aktivan sintenon por subteni konservadon de la aera sekureco far Ĉinio. Sed Japanio pligrandigas la problemon kaj ne faras kunlaboron. Ĉinio urĝas al Japanio fari kunlaboron por konservi la aeran ordon kaj la sekurecon super Orienta Ĉina Maro.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments