El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn

| 2013-12-04
Bookmark and Share

    Jarfinaj respondoj de Peter Baláž

 


Kaan Kızılgün (Turkio), Dorota Rodzianko (Pollando), Matthieu Desplantes (Francio), Peter Baláž (Slovakio) – kreemaj kaj ĝojplenaj kunlaborantoj de Edukado@Interreto.

 

    La gasto de la lasta ĉi-jara kajero de La Ondo de Esperanto denove estas la Esperantisto de la Jaro 2012a Peter Baláž, kiu afable konsentis respondi niajn demandojn pri la forpasanta jaro.

 

    Pri via laŭreatiĝo informis pluraj amaskomunikiloj, kaj la antaŭan vintron vi laŭmerite estis la plej ofte menciata esperantisto. Ĉu ankaŭ poste aperis signoj de via populareco pro ĉi tiu fakto?

 

    Nu, en la kutima ĉiutaga vivo oni ne rimarkas tiaĵojn, kaj mia "populareco" estas ĉefe ligita kun la Esperanto-medio. Sed ĉar mi multe okupiĝas pri Esperanto, ankaŭ dum la jaro venadis aŭ mesaĝoj, aŭ personaj gratuloj, ekzemple, dum UK. Persone mi esperas, ke mi estos utila al Esperanto-movado eĉ post mia populariĝo – estas ja multaj farindaĵoj, multaj ideoj naskiĝas ĉiutage kaj atendas realiĝon.

 

    Kiel vi persone travivis la finiĝantan jaron?

 

    Tiu ĉi jaro pasis eksterordinare rapide – ĝi estis (kaj daŭre estas) plena je novaj defioj. Mi ekkonis plurajn novajn interesajn homojn, lanĉis kelkajn novajn iniciatojn, ekigis novajn projektojn. Do de tiu ĉi vidpunkto ĝi estis tre interesa kaj enhavplena.

 

    Kaj la asocio E@I, kiun vi kunordigas?

 

    Por E@I estis fakte same bunte kaj interese. Kun partneroj ni ĵus finpretigis la novan retejon: www.deutsch.info, EU-projekton por instrui la germanan lingvon (kun Esperanto-versio!). Krome nun startas tri novaj EU-projektoj, unu ni kunordigas, en du aliaj ni partneras. Somere ni havis novajn staĝantojn, en oktobro ni ekhavis du volontulojn per Eŭropa Volontula Servo, kiuj dum unu jaro helpos en nia oficejo pri diversaj taskoj. Ni eldonis du novajn librojn (prelegaro de KAEST 2012 kaj lernolibron de Toki pona), produktis plurajn lernu-varbilojn (T-ĉemizojn, skribilojn, sakojn, tasojn, kajerojn). Somere ni realigis pluan SES-on, kaj nun ni jam planas ontjarajn – apud la slovaka devos unuafoje okazi SES ankaŭ en Ruslando! Ekas organizado de la sekvajara KAEST, kies ĉeftemo estos "Esperanto-arkivoj kaj muzeoj". Do la jaro estis laŭ mi fruktodona, kaj espereble la sekva estos eĉ pli fruktodona.

 

    Kiujn pozitivajn eventojn kaj tendencojn en Esperantujo vi konstatis en la 2013a jaro?

 

 

    Persone mi ŝatas malfermitecon de esperantistoj al aliaj alternativoj – kio ja parte radikas en la fakto, ke ankaŭ Esperanto mem estas alternativo (lingva), kaj pri ĝi ofte okupiĝas pli malfermaj homoj. Ni devas konscii, ke en la nuna tempo ne nur Esperanto estas bezonata por ŝanĝi la mondon, por alidirektigi ĝin.

 

    Mi ankaŭ rimarkis malfermitecon de alternativuloj al Esperanto. Tiun ĉi vojon ni devos laŭ mi pli multe utiligi. Ja indas proponi Esperanton al homoj, kiuj ion serĉas, kiuj malkontentas pri la nuna mondo-stato. Al konformistoj, kiuj kontentas kun la nuno, estas malfacile proponi ajnan ŝanĝon.

 

    Mi kun espero observas la provojn revigligi UEA, modernigi nian movadon fare de la nova UEA-estraro. (Kiel membro de la Konsilio de UEA mi provas per mia eta kontribuo ankaŭ helpi pri ĉi afero.). Mi ankaŭ ĝuis aperon de kelkaj novaj eldonaĵoj, ankaŭ el via eldonejo.

 

    Mi ankaŭ tre ŝatis la ĉi-jarajn JES, SES, UK kaj IJS (malsamaj, sed ĉiuj bonaj aranĝoj), same mi ĝojas, ke, ekzemple, ARKONES en Pollando plu evoluas kaj bonfartas.

 

    Kaj la negativajn?..

 

    Min malgajigas iaspeca malzorgemo, kiu iĝas ĝenerala trajto ankaŭ ekster Esperantujo, almenaŭ en Eŭropo. Estas iu speco de apatio, kiun sukcese en nin semas amaskomunikiloj kaj la nuna vivmaniero. Zorgi pri supraĵaj aferoj, malprofunde amuziĝi, ne demandi, ne malkovradi, ne serĉi vojojn… Sed la nuna mondo bezonas ĝuste la malon…

 

    Alia trajto estas mallegemo (ne nur de junaj Esperantistoj, sed ja ĉefe de ili); mi konas multajn lingve tre bonajn esperantistojn kiuj apenaŭ legas en Esperanto. Sed ankaŭ edukiĝo estas tre bezonata – pri la Esperanto-historio, kulturo, movado – en tiu ĉi kampo ni devos multon fari, se ni volas garantii por estonta mondo, ke eĉ esperantistoj mem sciu, kiu verkis unuan romanon en Esperanto, aŭ kiu entute estis Bill Auld…

 

    Mi tre ĝojas ke mi havis la eblon ĉeesti la Interlingvistikajn studojn en Poznano, kaj mi forte rekomendas ilin al ĉiu, kiu serioze interesiĝas pri Esperanto. Ankaŭ ene de UEA prepariĝas pluraj edukprogramoj, seminarioj, pri kiuj baldaŭ aperos informoj.

 

    En via jarkomenca intervjuo vi diris: "Paradokse, la nuna financa krizo (verdire, morala krizo de valoroj) povas helpi al Esperanto (ankaŭ al aliaj alternativaj movadoj, solvoj). Nur en la malfacila tempo oni ekserĉas solvojn, komencas pli serioze trakti problemojn; kaj Esperanto ja estas unu el taŭgaj solvoj por pluraj niaj problemoj. Necesas nur pacience kaj tamen profesie ĝin prezenti – en ĝusta maniero kaj momento". Ĉu vi konstatis ke Esperanto profitis tiusence?

 

    Malfacilas vidi iujn tujajn profitojn – sed ja aperas diversloke agadoj, signaloj pri pli granda malfermiteco al novaj ideoj – inkluzive de Esperanto. Plurfoje EU mem mencias Esperanton en siaj dokumentoj, pluraj politikistoj kaj sciencistoj mencias ĝin kiel unu el eblaj vojoj. Nun ni estas en la tempo, kiam necesus komenci diskuti la temon de lingva kaj kultura politiko (ekzemple, en la nivelo de EU) – nur tiam eblas elpaŝi kun Esperanto kiel unu el taŭgaj solvoj. Ekzemple, en Slovakio E@I estas membro de la Nacia konvento, kiu proponas ĉeftemojn, kiujn Slovakio prezentu dum sia prezidanteco de EU, somere 2016. Nia celo estas atingi, ke unu el la prioritatoj estu la diskuto pri kultura kaj lingva dimensio de la Eŭropa Unio. Kaj kadre de tio eblos jam multe pli facile surtabligi ankaŭ Esperanton.

 

    En la sama intervjuo vi menciis, ke vi ŝatas spekti filmojn, aŭskulti muzikon kaj legi librojn. Kiujn eventojn filmajn, muzikajn kaj literaturajn vi plej ŝatis ĉi-jare?

 

    Du filmoj min plej ravis ĉi-jare: Atlas Cloud (Nuba atlaso) kaj Gravity (Gravitacio). Iom koincide la duan filmon produktis la firmao kun la nomo Esperanto filmoj el Meksiko. Ambaŭ estas por mi mirindaj filmoj, eble dum la lastaj 10 jaroj. Krom tio mi ankaŭ spektis multajn dokumentajn filmojn, pri diversaj temoj. Rilate al Esperanto mi ankaŭ tre ŝatis surscenigon de la teatraĵo de Karel Čapek R.U.R. Mi vidis ĝin en Svitavy, sed ĝi estis prezentita ankaŭ en Rejkjaviko.

 

    Pri muziko – mi tre ĝuis koncerton de Iron Maiden, kiu unuafoje koncertis en Slovakio. En la Esperanto-muziko mi tre ŝatas la novan albumon Ĉiamen plu de La Perdita Generacio, kaj mi ankaŭ ĝuis en ĉi-jara SES la koncertojn de LPG, Jonny M, ĴeLe...

 

    Pri libroj – mi legis ĉefe slovake/ĉeĥe ĉi-jare. Kvankam mi aĉetis dekojn da novaj Esperanto-libroj, nur tre malmultajn mi sukcesis legi. El ili mi ŝatis Imperiaj ambicioj de Noam Chomsky, R.U.R. de Čapek kaj Libere de la konoj de Krishnamurti.

 

    Du demandoj pri temoj "tiklaj". Unue, post la unua informilo pri SES 2013 aŭdiĝis kelkaj malkontentaj voĉoj kaj eĉ invito al bojkoto de SES pro la "verda imposto". Kiel la afero funkciis reale?

 

    Nu, efektive nur post enkonduko de tiu ĉi "verda rabato" por senvianda manĝado evidentiĝis, ke multaj homoj entute ne komprenas nian celon, kiu estas ĉefe konsciigi homojn pri nenecesa suferigado kaj mortigado de bestoj, aŭ – eĉ pli malgaje – ke tiu suferigado tute ne interesas ilin. La nocioj vegetarano aŭ vegano estas daŭre en pluraj landoj apenaŭ konataj (aŭ ili estas mokataj, ignorataj) – en tio ĉi ni esperantistoj eĉ similas al ili, ankaŭ nin ja ofte la cetera mondo foje primokas, aŭ ignoras. Ŝajne, plej multaj protestoj venis de Ruslando, kiu pri ĉi tiaj temoj ne rapide progresas, sed ankaŭ pri, ekzemple, apartigado kaj reuzado de rubaĵoj kaj similaj eko-temoj.

 

    Eĉ se ni eble forlogis kelkajn homojn de SES (tion mi sincere bedaŭras), tamen ankaŭ okazis la malo – al ni venis pluraj homoj, kiujn logis ĝuste nia eko-aliro. (Necesas aldoni, ke temas ne nur pri la verda rabato, sed SES strebas esti pli ekologia de pluraj vidpunktoj, okazas ankaŭ aldonaj prelegoj pri tiuj temoj…). Krome, evidentiĝis ke nia verda rabato alportis pozitivajn fruktojn – ja 69% de la partoprenantoj manĝis senviande! En SES estis 19 veganoj kaj 120 vegetaranoj. Videble, pluraj homoj estis logitaj per la rabatita senvianda manĝostilo kaj senprobleme travivis la semajnon (kaj eble kelkaj el la unuafojaj vegetaranoj/veganoj decidis daŭrigi hejme). Krome, dum la 98a UK mi parolis pri niaj spertoj, kaj parte pro tio ni starigis kunlaboron kun TEVA, kaj dum SES 2014 en Nitra okazos la unua TEVA-kongreso! Kio ekis preskaŭ kiel skandalo, ekhavas tamen pozitivan evoluon kaj iras, laŭ mi, bonan vojon.

 

    Due, en ARKONES mi aŭdis surprizan onidiron, ke pro la granda populariĝo en via regiono, vi eble akceptos la inviton engaĝiĝi en politikon...

    Hehe, bona ŝerco! Estas interese, ke klaĉoj kapablas kreiĝi sen ajna reala bazo. Mi neniam pensis pri io tia, nek pensos dum sufiĉe longa tempo ankoraŭ. Verdire mi havas tro multe por fari, mi estas iom pli praktika homo. Politiko estas ofte tre malpura afero – se oni volas en ĝi resti, oni devas iĝi sama kiel la ceteraj en ĝi – kaj tion mi ne ŝatas. Mi, bedaŭrinde, jam konas plurajn nivelojn de politiko ankaŭ de proksime, kaj neniun el ili mi ŝatas. Do mi plu okupiĝos pri edukaj projektoj, pri Esperanto kaj pri similaj, pli puraj kaj utilaj aferoj.

 

    Fine, vi havas la eblon direkti bondezirojn al niaj legantoj okaze de la baldaŭaj jarŝanĝaj festoj...

 

    Mi deziras al ĉiuj legantoj de La Ondo (kaj al ĉiuj homoj ĝenerale) ĉefe la sanon – ĉar estas ja vera diraĵo "Sana homo havas mil dezirojn, malsana nur unu."

 

    Aldone – rilate al Esperanto – mi deziras al ni ĉiuj, ke ni ofte praktiku nian lingvon, plibonigu nian lingvonivelon, evoluigu la lingvon en ĉiuj eblaj sferoj, kaj ankaŭ edukiĝu en kaj pri ĝi pli ol ĝis nun.

 

    Ni ne forgesu, ke noblaj ideoj postulas longan kaj persistan laboron – sed ĝi efektive valoras la penon – ne nur pro la rezulto mem ni ja faras ĝin, sed pro la kompreno, ke ĝi indas, ke ĝi estas idealo, idealo realiginda. Kiel diras bela proverbo: "Amo estas, kiam ĝardenisto plantas frukt-arbojn, konsciante ke fruktojn kolektos iu alia". Ĉu niajn verdajn fruktojn estonte kolektos ni aŭ niaj posteuloj, efektive ne gravas. Gravas konscii, ke por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn (atendi ke iu alia ilin plantos/is ne helpos). Ofte mi rememoras pri la vortoj de Claude Piron, kiu iam skribis ke "Esperanto estas tiom bona inventaĵo, ke ĝi pli aŭ malpli frue devos iĝi vaste uzata". Mi do deziras, ke ni ĉiuj helpu realigi tiun vastan uzadon plejeble frue!

 

    Dankon pro la bondeziroj kaj pro la respondoj!

 

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/12/230balaz/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments