El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis la brita ĉefministro kaj la ĝenerala direktoro de Geely

| 2013-12-05
Bookmark and Share


David Cameron (maldekstre) kaj Li Shufu antaŭ klasika nigra taksio de Londono  

 

    La 3an de decembro en Ŝanhajo brita ĉefministro David Cameron renkontiĝis kun Li Shufu, ĝenerala direktoro de la holdinga kompanio Geely. Cameron demandis pri la produkto de londonaj taksioj en Ĉinio kaj Britio kaj ĝia tutmonda vendo, kaj la du flankoj diskutis pri la estonteco de londonaj taksioj.

 

    Cameron diris: "La klasika nigra taksio estas simbolo de Londono. Nun ni povas vidi ĝin en Ŝanhajo, kaj tio montras, ke la brita-ĉina kunlaboro povas alporti kungajnon, kaj la ĉina investo povas helpi britajn kompaniojn progresi kaj kreski. Mi tre ĝojas vidi, ke Geely investas 80 milionojn da pundoj en Britio, kio altigas la produktokvanton en fabriko en Coventry. Ĝi ankaŭ starigas novan esploran centron kaj liveras 500 laborpostenojn en Britio."

 

    Li Shufu diris: "Kiel fidinda longperioda investanto de la kompanio de londonaj taksioj, ni decidas denove starigi la famon de la marko. Ni kredas, ke la londonaj taksioj ne nur havis brilan historion, sed ankaŭ sukcese disvolviĝos estontece."

 

    En februaro Geely anoncis akiron de 100% de afero kaj kerna aktivo de londonaj taksioj sub la Manganobronza Holdinga Kompanio kontraŭ 11.04 milionoj da pundoj, kaj rekomencis ampleksan produktadon en septembro.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments