El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio donas helpon al la landoj "Kotono 4"

| 2013-12-05
Bookmark and Share


La ĉina ministro pri komerco (dekstre) kaj la ĝenerala sekretario de MKO  

 

    La 3-an de decembro, Ĉinio publikigis bultenon kun "Kotono 4", kiu konsistas el Benino, Burkino, Ĉado kaj Malio, deklarante, ke Ĉinio kunlaboros kun la kvar landoj en la kampo de kotono, sub la framo de la Monda Komerca Organizo (MKO). Roberto Azevedo, ĝenerala sekretario de MKO, alte taksis tiun ĉi kunlaboron.

 

    La ĉina ministro pri komerco esprimis, ke Ĉinio surbaze de la ĉina politiko pri eksteraj aferoj faros 6 rimedojn, kiaj konstrui infrastrukturon, liveri materialon, multigi trejnadon, fortigi scienc-teknologian studadon, levigi komercan kapablon, kaj antaŭenpuŝi interkompanian kunlaboradon. Ĉinio volas helpi al la kvar landoj multigi produktan kvanton, fabrikan kapablon kaj konservan kapablon, por la du flankoj krei novan modelon de la sudo-suda kunlaboro.

 

    Roberto Azevedo alte taksis tiun ĉi kunlaboron. Li diris, ke ĝi estas tre grava por evoluantaj landoj, speciale por la plej malmulte evoluantaj landoj, ĉar ĝi samtempe solvis problemojn de komerco kaj disvolviĝo. MKO en la pasintaj jaroj havis kelkfojajn diskutojn pri kunlaboro je kotono, kiujn pozitive ĉeestis Ĉinio. Ĉifoje la klopodo en la kampo de kotono alifoje kuras antaŭen.

 

    En la jaro 2011 dum la 8-a kunveno de ministroj de MKO, Ĉinio por la unua fojo priskribis kunlaboran bultenon kun "Kontono 4", ĉefe de kie Ĉinio importas kotonon.

 

    Okazis la 9-a kunveno de ministroj de MKO en la 3-a de decembro en Balio, Indonezio. Tie oni diskutis pri temoj de komerca oportuneco, agrikulturo kaj disvolviĝo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments