El Popola Ĉinio>头条新闻>

Joseph Biden renkontiĝis kun Xi Jinping en Ĉinio

| 2013-12-06
Bookmark and Share


Joseph Biden kaj Xi Jinping (dekstre)

 

    Laŭ la invito de Li Yuanchao, ŝtata vicprezidanto de Ĉinio, Joseph Biden, vicprezidento de Usono, komencis sian oficialan 2-tagan viziton al Ĉinio ekde la 4-a de decembro. Oni diras, ke Joseph Biden celas antaŭenpuŝi novajn rilatojn de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono kaj scii profunde la reformadan menson de Ĉinio por akceli strategian intertraktadon inter la du landoj. Kaj la aerdefenda distingzono de Ĉinio eble estos unu el la temoj de la interparoloj de la dulandaj altranguloj, tamen ĝi ne estos la grava punkto.

 

    La ĉinaj popolanoj ne sentas fremdecon pri Joseph Biden. En aŭgusto de la jaro 2011 li unuafoje vizitis al la lando post sia vicprezidentiĝo kaj fariĝis fokuso inter retumantoj pro tio ke li prenis nudelojn kun tradicia sojo en butiko de Pekino. En februaro de 2012 li akompanis Xi Jinping, tiama ŝtata vicprezidanto de Ĉinio, en lia vizito al sia lando de la komenco ĝis la fino.

 

    Oni analizis, ke Joseph Biden plenplene utiligos la intimecon inter si kaj Ĉinio dum la ĉi-foja vizito por firmigi kaj profundigi la dulandajn interrilatojn sub la komuna kono pri novaj rilatoj inter grandaj landoj. Tao Wenzhao, ĉina erudiculo pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, diris: "La vizito de Joseph Biden estas konkreta paŝo por akceli novajn rilatojn inter la du landoj." Li diris, ke sekve de la renkontiĝo de la dulandaj estroj okazinta en junio de la kuranta jaro, Ĉinio kaj Usono kune klopodas por praktiki la komunan konon pri la novaj rilatoj per la pli kaj pli varmaj interŝanĝoj en la kanaloj pri interparoloj en la strategio kaj ekonomio, kaj interagoj de la dulandaj armeoj.

 

    Li Haidong, profesoro de la Ĉina Fremd-Afera Universitato, faris analizon al raportisto: "La vizito okazas en la jarfino, ĝi entenas la signifon pri resumo kaj antaŭvido, daŭrigas la tendencojn de oftiĝo, fleksebliĝo kaj mekanismiĝo de la duflankaj interparoloj kaj heredas la evoluon de la dulandaj interrilatoj en la venonta jaro. Tio spegulas la maturecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono."

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments