El Popola Ĉinio>头条新闻>

Abako-kalkulado estis enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de UNESKO

| 2013-12-06
Bookmark and Share


Kasisto en kalkulado per abako 

 


En la 8-a kunveno de la interregistara komitato de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO  

 

    La 4-an de decembro okazis la 8-a kunveno de interregistara komitato de nemateria kultura heredaĵo de UNESKO, kie oni forme enlistigis la ĉinan teknikon pri abako-kalkulado en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

 

    Abako-kalkulado, rimedo por kalkuli nombrojn per abako, estas rigardita kiel la 5-a granda invento de Ĉinio. Kaj antaŭe ĝi jam estis enmetita en la liston de la ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

 

    Pro granda evoluo de la komputila teknologio, abako-kalkulado estas pli kaj pli malgrava, sed ĝi ankoraŭ havas sian fortan vivon. La ĉifoja sukceso diskonigas abako-kalkuladon al la mondo kaj fortigas honoron de Ĉinio.

 

    Nemateria kultura heredaĵo alportas al ties posedantoj senton pri la identeco kaj pri la historio, kaj estas grava por protekti diversecon de la kulturo kaj kreivecon de la homaro. UNESKO pasis la konvencion pri protekto de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kiuj postulas protekti la parolan arton, prezentan arton, socian agadon, ceremonion kaj festivalon, sciojn pri la naturo kaj tradician manfaran arton.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments