Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉina disvolvado konformas al traktado de klimata ŝanĝiĝo (II)

| 2013-12-06
Bookmark and Share

-- Intervjuo kun Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio al la Varsovia Konferenco

 

Teksto de ZHAO JUN kaj DONG YAN

Foto de ZHANG SHUANG

 


Xie Zhenhua intervjuata de la Centra Televizia Stacio de Ĉinio 

 

    El Popola Ĉinio: Ĉu vi povas anticipi la fokuson kaj malfacilaĵon de la Varsovia Konferenco?

 

    Xie Zhenhua: Atendeble, ke dum la Varsovia Konferenco okazos arda diskutado. En la ĵus okazigita prepara ministro-kunveno kun partopreno de pli ol 40 ministroj estis diverĝoj kaj akordoj pri multaj punktoj. Ĝenerale dirite ĝi estis konstruema. Klimata ŝanĝiĝo vekos pli da atentoj en la venonta jaro, kaj ĝi atingos novan kulminon en la jaro 2015. Se la nova interkonsento povos esti atingita en la jaro 2015, la internacia komunumo iros en novan procezon de la pritraktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    Malsame ol la aliaj pasintaj, la Varsovia Konferenco devas unue efektivigi decidojn de la Balia Vojmapo, plenumi faritajn devontigojn; precipe la evoluintaj landoj surbaze de sia historia respondeco devas la unuaj atingi la celojn de ellas-reduktado en la tutmonda ekonomia sfero, plenumi la devontigojn: liveri monon kaj cedi teknikon al evoluantaj landoj kaj subteni ilian kapablo-konstruadon.

 

    Iuj landoj lastatempe asertis sian sintenon pri la ĉi-jara konferenco. Usona delegito en Londono esprimis sian opinion pri ĝi. Multaj liaj opinioj ne konformas al la devontigoj, male kulpigas evoluantajn landojn pri grandkvanta ellasado, kaj substrekas, ke evoluantaj landoj grandskale reduktu la ellasadon. Tio estas nerespondeca pri la historio. De la Industria Revolucio ĝis la jaro 2010 la ellasita forceja gaso de la evoluintaj landoj okupis 70% de la tutmonda ellasado. Ili ne povas nei sian historian respondecon. Se ili ne rekonus sian faron en la historio, oni ne povas daŭrigi la intertraktadon. Oni jam atingis la interkonsenton, ke evoluintaj landoj portu la historian respondecon, tial nun evoluantaj landoj ne povas akcepti, ke ili reprenu sian promeson.

 

    La nova interkonsento devas enkorpigi la distingon. La ĉina vidpunkto estas, ke pro malsamaj historiaj respondecoj, disvolviĝo de ĉiuj landoj devas havi malsamajn fundamentojn. Evoluintaj landoj akumulis riĉecon kaj malalt-karbonajn teknikojn koste de malplibonigo de la klimato kaj medio en la pasinteco. Nun la tutmonda varmiĝo estas la rezulto de historie senlimiga ellasado de evoluintaj landoj. Fakte en ĉi tiu kampo troviĝas principo -- poluanto pagu. Kiu kontribuas al poluado, tiu portu la respondecon. Tial naskiĝis la principo -- "komuna tamen distinga respondeco". Evoluintaj landoj devas la unuaj redukti eligon de karbondioksido kaj liveri monon kaj teknikojn.

 

    La principo "komuna tamen distinga" havas tri signifojn: unue, la historia respondeco de evoluintaj landoj; due, malsamaj devoj de malsamaj landoj; trie, pozitivaj agoj alprenitaj de ĉiuj landoj devas estis distingaj, ĉar evoluintaj landoj jam finis industriiĝon kaj urbanizadon, tial ili devas laŭ la konvencio laŭeble redukti eligon de karbondioksido kiel gvidantoj. Ĉinio alfrontas la demandon de disvolviĝo. Ĉinio nun sekvas la vojon de malaltkarbona evoluigo, por disvolvi ekonomion, forigi malriĉecon, prizorgi la popolan vivtenon kaj protekti la medion. Malalt-karbona evoluigo de Ĉinio povas disvolvi ekonomion, kaj aktive trakti klimatan ŝanĝiĝon. Evoluantaj landoj povos pli bone disvolvi kondiĉe ke evoluintaj landoj donos sufiĉe da financa kaj teknika subtenoj, kaj tio ankaŭ estas enkorpigo de la principo "komuna tamen distinga respondeco". Iuj evoluintaj landoj substrekis, ke la nova interkonsento aplikeblas al ĉiuj partioj. La vidpunkto de Ĉinio estas, ke la nova interkonsento estas aplikebla al ĉiuj partioj, kaj Ĉinio subtenas la atingotan interkonsenton. Sed ilia substreko "aplikebla al ĉiuj partioj" estas ĝuste "komuna" en "komuna tamen distinga respondeco". Ni ĉiuj havas respondecon alpreni pozitivajn rimedojn por trakti klimatan ŝanĝiĝon per sia plej ebla respondeco, tamen ni konsideras, ke la devo en agado devas esti distinga. La distingo konsistigas la supre menciitajn tri punktojn. Fakte "komuna" konformas al "tamen distinga", kaj ne devas apartigi "komuna" de "distinga", ĉar, unue, se oni tion faros, ĝi fundamente neas la historian respondecon de evoluintaj landoj; due, ne estus juste, se "aplikebla al ĉiuj partioj" celus ĉiujn partiojn, ĉar la rezulto de la intertraktado devas esti justa kaj racia por ke ĉiuj partioj povu ĝin akcepti. Se oni apartigus "komuna" de "tamen distinga", kaj ne dezirus justecon, tio ne alportus bonan rezulton. Ĉinio ne volas vidi tion okazi, kaj esperas, ke iuj landoj sincere prenos sian respondecon. Evoluintaj landoj devas agnoski historian respondecon kaj devon, almenaŭ ili devas preni pozitivajn rimedojn por plue redukti eligon enlande.

 

    Krome, la sukceso de la Varsovia Konferenco multe dependas de efika solvo de financa problemo. La intertraktado en Durbano ankaŭ celis plu fortigi la aplikiĝon de la konvencio, kaj la procezo kaj rezulto devas sekvi la kadron, principon kaj regularon de la konvencio. La Varsovia Konferenco surbaze de la durbana platformo devos ekvilibre, strukture kaj formale intertrakti pri mildigo, adaptado, financo, teknikoj kaj aliaj konvenciaj kolonoj, kaj eligos pozitivan signalon por laŭplane atingi la interkonsenton en la jaro 2015. Intertraktado estas longa, ankaŭ traktado de klimata ŝanĝiĝo estas longa, tamen la problemo de monasigno kaŭzita de la ekonomia krizo estas mallongperioda. Nuntempa malfacileco ne signifas eternan malfacilecon. Kapablo elpreni monon en la nuna tempo ne signifas mankon de kapablo elpreni monon en la venontaj tri aŭ kvin jaroj. Sub tiaj sistemo kaj mekanismo evoluintaj landoj devas elpreni monon por helpi al evoluantaj landoj trakti klimatan ŝanĝiĝon. Evoluintaj landoj devontigis sin elpreni 30 miliardojn da usonaj dolaroj en tri jaroj, kaj elprenos 100 miliardojn da usonaj dolaroj jare ĝis la jaro 2020. Tio estas la devontigo farita de evoluintaj landoj, kaj ili devas plenumi ĝin, eĉ se ili havas malfacilon en financa aranĝo. Se ili ne povos devontigi la financan aranĝon, ili donos al aliaj landoj la impreson de manko de politika konfido.

 

    Alie, la registaro ne devas transigi la publikan kapitalon sur la komunumon, kaj la registaro devas ludi rolon: unue, la registaro devas eligi porcion de publika kapitalo; due, la registaro devas havi kuraĝigajn politikojn kaj mezurojn por altiri privatan kapitalon. Por akiri investon de kompanioj, la registaro devas starigi klaran celon de ellas-reduktado, tial kompanioj povas vidi, ke la merkato estas stabila kaj jure deviga, kaj volas investi en la klimatan merkaton. Simple elpreni monon de kompanioj estas respondeco-evito de la registaro. La klimata merkato povos sane elkreski kondiĉe de enkonduko de publika kapitalo kaj politika protekto.

 

    La intertraktado ne povas atingi pozitivan rezulton en ĉiu jaro, ĉar neniu atingo estis fine efektivigita. Ĉinio proponas efektivigon de interkonsento unu post alia. Tiu estas bazo de intertraktado por pliigi politikan konfidon. Ĉinio zorgeme plenumas sian agad-celon. Ekzemple ni devontigis nin fortigi Sud-sudan Kunlaboron, kaj en tri jaroj ni provizas evoluantajn landojn per 10 milionoj da usonaj dolaroj ĉiujare por subteni ilin plibonigi kapablon kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Kvankam Ĉinio estas evoluanta lando, ni serioze plenumis ĉi tiun promeson. Pri tekniko-cedo, nun la sistemo kaj mekanismo estis establitaj, do oni devas fari konkretajn agojn, kaj la internacia komunumo povas vidi, ke ĉiuj atingoj estas efektivigitaj. Fine estas plifortigi ellas-reduktadon. Laŭ takso de iuj agentejoj, de la Industria Revolucio ĝis nun la ellasita forceja gaso de evoluintaj landoj okupis 70% de tiu de la tuta mondo, kaj evoluantaj landoj -- 30%; kaj evoluantaj landoj faris 70% de la totala devontigoj, kaj evoluintaj landoj -- nur 30%. Tial evoluintaj landoj devas plue klopodi por plenumi sian devontigon. Do la ĉi-jara konferenco devos unue solvi la demandon: plenumi devontigon, alpreni agojn, efektivigi interkonsenton, kaj fortigi politikan konfidon.

 

    La dua demando estas, ke la nova intertraktado devas efektivigi la konvencion, kaj oni devas persisti en la baza principo, komuna tamen distinga respondeco.

 

    Unue, defio de tutmonda klimata ŝanĝiĝo konformas al ĉiuj landoj, kaj ĉiuj devas agi kaj kontribui laŭ la principo. Tiu principo estas justa, komuna tamen distinga respondeco, kaj intertraktado devas reflekti ĝin.

 

    Due, kio estas la modelo de ellas-reduktado? La Kiota Protokolo havas la modelon "supre-malsupren", t.e. unue decidi la tutan kvanton de ellas-redukto, kaj poste distribui ilin al ĉiuj evoluintaj landoj. La problemo estas, ke iuj evoluintaj landoj rifuzas plenumi la taskon. Alia modelo estas "malsupre-supren", tio estas, ke ĉiuj landoj laŭ sia historia respondeco kaj kapablo proponas la celon, fari devontigon, sed tiu modelo rezultigas malaltan kvanton de ellas-reduktado tutmonde. Tiel iuj landoj proponis la trian modelon "malsupre-supren + ekzameno", tamen iuj landoj ne konsentis tiun modelon, ĉar ili pensis, ke la tria modelo rilatas al nacia suvereneco, kaj estas malfacile apliki ĝin en realo.

 

    Nia sinteno estas malfermita. Se oni observas la bazan principon, ni povas profunde diskuti ĝin, ĝis interkonsento estos atingita.

 

    Trie, jura devigo. "Ĉu la nova interkonsento estas jure deviga" estas unu el la fokusoj diskutataj de ĉiuj landoj, kaj nun oni ne faris konkludon. Nia starpunkto estas decidi enhavon antaŭ formo kaj enhavo devas esti subordigita al formo. Ĉiuj landoj devas serioze observi la novan interkonsenton, kaj ne ekzistas escepto.

 

    La kvara demando estas pri ekzameno. "Ĉu necesas ekzameno, kaj kiel reflekti la principon 'komuna tamen distinga' dum ekzameno" estos la intertraktita demando. Ĉinio opinias, ke la rimedoj de ĉiuj landoj devas esti travideblaj, kaj samtempe oni devas konsideri la kapablon de evoluantoj landoj. Unue, evoluintaj landoj devas helpi al evoluantaj landoj altigi kapablon de ekzameno kaj monitorado.

 

    En intertraktado ĉiuj landoj havos siajn proprajn prizorgojn. Evoluintaj landoj prizorgos demandon de ellas-reduktado, kaj evoluantaj landoj volas, ke en unufoja intertrakto oni solvos ĉiujn problemojn, ekzemple adaptiĝo, financo, teknikoj, travidebleco, perdoj, damaĝoj ktp, kaj ellaboros relative ekvilibran projekton. La Varsovia Konferenco devos almenaŭ decidi la temon, limdaton kaj vojmapon de intertraktado. 图

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments