El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 8-a Konferenco de Konfucea Instituto en Pekino

| 2013-12-09
Bookmark and Share


Liu Yandong faras salutparolon. 

 


En la inaŭguro de la la 8-a Konferenco de Konfucea Instituto  

 

    La 7-an de decembro inaŭguriĝis en Pekino la 8-a Konferenco de Konfucea Instituto, al ĝi ĉeestis Liu Yandong, membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj prezidanto de la ĉefsidejo de la Konfucea Instituto. Ŝi faris salutparolon kaj donis premiojn al la elstaraj individuloj kaj unioj de la konfuceaj institutoj de la tuta mondo.

 

    Liu Yandong faris saluton kaj bonvenigon al pli ol 2 mil partoprenantoj, ili estas estroj kaj reprezentantoj de universitatoj kaj konfuceaj institutoj de 120 landoj kaj regionoj. Ŝi diris, ke en la jaro 2013 pere de la kunaj klopodoj far la du flankoj ĉina kaj alilanda, la aferoj de la konfucea instituto disvolviĝas kaj prosperas, tio estas aktiva kontribuo al la kontentigo por la bezonoj pri la ĉinlingva lernado de popolanoj el diversaj landoj kaj al la pliiĝo de komprenado kaj amikeco inter ĉinaj kaj alilandaj popolanoj. Ŝi emfazis, ke akcelo de la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj estas grava enhavo de la nova enprofundigo de la ĉiuflanka reformado de la lando, la nova politiko ne nur kreis vastan spacon por la amikeco kaj kunagado en- kaj eksterlandaj, sed ankaŭ injektis novajn forton kaj viglecon al la disvastiĝo de la konfuceaj institutoj en la tuta mondo.

 

    La konfuceaj institutoj aŭ kursoj instruas la ĉinan lingvon kaj diskonigas la ĉinan kulturon al lernejoj, universitatoj, kvartaloj kaj entreprenoj kun diversaj manieroj. En la kuranta jaro, la nombro de la lernantoj de la konfuceaj institutoj kaj registritaj kursoj en diversaj landoj atingis 850 milojn, kaj la institutoj okazigis pli ol 20 mil kulturajn programerojn.

 

    Dank' al la elkonduko de la institutoj, pli kaj pli varmiĝas la ĉina lingvo en la tuta mondo. En la jaro 2012, 7 landoj, inkluzive de Britio, Svedio, Irlando, Serbio kaj aliaj, enigis la instruadon de la ĉina lingvo en sian ŝtat-edukan sistemon. Ĝis nun pli ol 40 landoj enhavigis la instruadon de la ĉina lingvo en la edukan sistemon de sia lando.

 

    Laŭ konigo, ek de la jaro 2004 Ĉinio, ĉerpinte el la spertoj de Britio, Francio, Germanio kaj tiel plu pri vastigo de sia propra nacia lingvo, starigis la konfuceajn institutojn, kiuj estas neprofitaj eduk-institutoj eksterlandaj kaj celas instrui la ĉinan lingvon kaj disvastigi la ĉinan kulturon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments