El Popola Ĉinio>头条新闻>

La embarasa situacio de la doha intertraktado estis rompita

| 2013-12-09
Bookmark and Share


En la ferma ceremonio de la 9-a Ministra Konferenco de la Monda Komerca Organizo  

 

    Tagmeze de la 7-a de decembro la 9-a Ministra Konferenco de la Monda Komerca Organizo (MKO) fermiĝis sur la insulo Bali de Indonezio post prokrasto de 20 horoj kaj naskiĝis la unua tutgloba interkonsento pri komerco post la fondiĝo de MKO antaŭ 18 jaroj. La aprobo de la "Deklaro de Ministroj en Bali" vekis varmajn ĝojkriojn en la kunvenejo.

 

    En la ferma ceremonio, Gita Wirjawan, prezidanto de la konferenco kaj indonezia ministro pri komerco, laŭtlegis la projekton de la "Deklaro de Ministroj en Bali". Li diris, ke la "serio da interkonsentoj atingitaj en Bali" estas frukto kun historia signifo, kaj diversaj flankoj atingis la celon ŝajne malfacile atingeblan. Li diris ankaŭ: "La insulo Bali alportis al MKO novan radion de la leviĝanta suno."

 

    La interkonsento konsistas el 10 dokumentoj kaj ĝia enhavo tuŝas simpligon de proceduro por trapasi doganejojn kaj havenojn, permeson al la disvolviĝantaj landoj havi pli multan elekt-rajton en la aferoj pri greno-sekureco kaj helpon al la plej subevoluintaj landoj disvolvi komercon.

 

    La 9-a Ministra Konferenco de MKO inaŭguriĝis en la 3-a de decembro. Laŭplane ĝi fermiĝis en la 6-a de decembro. Ĝi prokraste fermiĝis pro tio, ke diversaj flankoj havis malsamajn opiniojn pri la fina dokumento de la interkonsento.

 

    Dum la 5-taga konferenco ĝiaj kelkaj membroj esprimis, ke ili volas doni helpon al la disvolviĝantaj landoj kaj al la plej subevoluintaj landoj. En la 3-a de decembro Ĉinio kaj la "kvar landoj de kotono" konsistanta el Benino, Burkina Faso, Malio kaj Ĉadio kune publikigis la komunan komunikaĵon kaj anoncis, ke ili plue intensigos kunlaboron en la kampo de kotono sub la kadro de MKO. Tio ricevis aplaŭdon de Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de MKO. En la sama tago ĉina ministro pri komerco Gao Hucheng kaj Roberto Azevedo subskribis la triperiodan memorandon pri "projekto inter la plej subevoluintaj landoj kaj Ĉinio aliĝinta al MKO".

 

    La konduto de Ĉinio en la doha intertraktado estis laŭdita de ĉeestantoj de la konferenco. Selim Kuneralp, ambasadoro de Turkio en MKO, diris, ke dum la pasintaj 12 jaroj post la aliĝo al MKO Ĉinio ĉiam pozitive partoprenis en rilataj intertraktadoj, ĝi estas vigla membro de MKO.

 

    Pierre Groning, konsiliano pri komerca politiko de la Eŭropa Asocio por Ekstera Komerco, diris, ke Ĉinio havas fortan influon en akcelo de la intertraktado kaj ludis pozivitan kaj utilan rolon. Li diris, ke oni povas vidi el la intertraktado, ke Ĉinio estas respondeca lando kaj donas influojn al aliaj landoj per sia saĝo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments