El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis en Ŝanhajo la Internacia Seminario pri la revo de Ĉinio

| 2013-12-10
Bookmark and Share


En la kunvenejo de la internacia seminario pri la revo de Ĉinio  

 

    La 8-an de decembro en Ŝanhajo fermiĝis la 2-taga Internacia Seminario kun la temo "Internacia dialogo pri la revo de Ĉinio".

 

    La seminarion ĉeestis ĉirkaŭ 100 fakuloj kaj erudiciuloj el pli ol 20 landoj inkluzive de Ĉinio, Usono, Britio, Francio, Germanio, Rusio, Hindio kaj Japanio. Dum la seminario ili faris diskutojn pri la temoj: la revo de Ĉinio kaj la vojo de Ĉinio, la revo de Ĉinio kaj prospero de la mondo, la revo de Ĉinio kaj la paco kaj disvolvo.

 

    Dum la seminario ĉinaj fakuloj elmetis la vidpunktojn -- "la revo de Ĉinio kaj la historia procezo por granda releviĝo de la ĉina nacio estas strikte ligitaj" kaj "por realigi la revon de Ĉinio oni devas persiste iri laŭ la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj kaj profundigi reformadon". Tiuj vidpunktoj vekis resonancon de ĉinaj kaj fremdlandaj erudiciuloj.

 

    En la rondtablaj kunvenoj libere parolis pri siaj opinioj fakuloj kaj erudiciuloj, personoj pri analizo de politikoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj kaj baz-nivelaj junuloj el Ĉinio kaj aliaj landoj. Dum la diskuto pri la revo de Ĉinio kaj la vojo de Ĉinio, ĉinaj kaj alilandaj fakuloj diris, ke la revo de Ĉinio ne estas malplena ideo, kaj ĝi estas interligita sur la ŝtata kaj privata niveloj.

 

    Dum la diskuto pri la revo de Ĉinio kaj la paco kaj disvolvo, ĉinaj kaj fremdlandaj erudiciuloj montris, ke la revo de Ĉinio kaj la "revo" de diversaj landoj havas multe da komunaj punktoj. La enhavo de la revo de Ĉinio konformas al la epoka fluo de la nuna mondo pri "paco, disvolvo, kunlaboro kaj komuna gajno", kaj ĝia celo kaj la komuna serĉo de la homa socio estas sama. Dum la procezo por iom post iom realigi la revon de Ĉinio la "mult-gajna" situacio estos realigebla en la monda skalo. Menciindas, ke dum la seminario oni aŭdis multajn voĉojn el disvolviĝantaj landoj, kaj reprezentantoj de fakuloj kaj erudiciuloj el Indonezio, Egiptio, Meksikio kaj aliaj landoj faris prelegojn. Ili opinias, ke la elmeto de la ideo pri "la revo de Ĉinio" liveris al la disvolviĝantaj landoj novajn konsultojn kaj spertojn por ke ili plue pensu la disvolvajn celon de revon de siaj landoj.

 

    Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj Wang Zhan, direktoro de la Ŝanhaja Akademio de Sociaj Sciencoj, proponis en la ferma ceremonio de la seminario, ke oni daŭre okazigu la dialogojn pri la revo de Ĉinio en la estonteco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xuqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments