El Popola Ĉinio>头条新闻>

La franca ĉefministro vizitis nuklean centralon de Ĉinio

| 2013-12-10
Bookmark and Share


Jean-Marc Ayrault dum la vizito al la nuklea centralo  

 


Dum la plantado de la amikeca arbo  

 

    La 8-an de decembro vizitis la konstruatan nuklean centralon en Taishan, Guangdong-provinco en suda Ĉinio, franca ĉefministro Jean-Marc Ayrault, kiu diris, ke Francio kaj Ĉinio jam havis 30-jaran historion de kunlaboro en la nuklea industrio, kaj la taishan-a projekto signifas novan periodon de la kunlaboro de post la konstruo de la dajawan-a nuklea centralo. Li esperas daŭran kunlaboron de la du landoj.

 

    Li ankaŭ vizitis francajn laborantojn kaj familianojn kiuj vivas en Taishan. Li manĝis kune kun universitataj studentoj de la fako pri nuklea povo, kaj plantis amikecan arbon.

 

    La taishan-a nuklea centralo estas la tria projekto de pura energio, kunlabore konstruata de Ĉinio kaj Francio.

 

    Ayrault diris, ke la kunlaboro de la du landoj estas trovita en diversaj kampoj, inkluzive de teknologio, industrio kaj politiko. Pro subteno de la registaroj de la du landoj, la projekto povas fari en bona ordo. Li esperas, ke la du flankoj daŭre antaŭenpuŝos la kunlaboron, fortigos la sekurecon kaj altigos la kvaliton.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments