El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis sinjorino Kuang Jianlian (Hung Sin-nui) en Kantono, Ĉinio

| 2013-12-11
Bookmark and Share


Sinjorino Kuang Jianlian (Hung Sin-nui)  

 

    Je la 20-a horo kaj 35 minutoj de la 8-a de decembro sinjorino Kuang Jianlian (Hung Sin-nui) forpasis pro subita infarkto de miokardio en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio.

 

    Sinjorino Kuang Jianlian (Hung Sin-nui estas ŝia arta nomo), fama artistino de Guangdong-opero, naskiĝis en la jaro 1927, post kiam ŝi venis el Hongkongo al Kantono kaj fariĝis membro de la provinca trupo de Guangdong-opero, ŝi funkciis respektive kiel vicestro de la Guangdong-opera Teatro, vicprezidanto de la guangdong-a branĉo de la Ĉina Dramista Asocio kaj ĝenerala art-direktoro de la menciita organizo. Ŝi ludis rolojn en ĉirkaŭ cent dramoj de Guangdong-opero kaj en pli ol 90 filmoj de la opero, kaj sukcesis en la starigo de multaj klasikaj surscenaj figuroj. Ŝi kreis sian propran arion en la ludado, kaj la de ŝi kreita ario fariĝis la plej populara sur la nuna sceno de la opero. La dramoj Guan Hanqing, Sinjorino Zhaojun (Lady Zhaojun) kaj Li Xiangjun estas famaj en- kaj eksterlande.

 

    La Guangdong-opero originis el la suda opero (en la formo de la tradicia ĉina opero, kiu aperis en la regiono Wenzhou en suda Ĉinio dum la frua periodo de la dinastio Suda Song de la jaro 1127 ĝis la jaro 1279 kiel la plej frue matura opero de antikva Ĉinio). Ĝi populariĝis en la regiono de Guangdong kaj en tiu de Guangxi en suda Ĉinio dum la regperiodo de imperiestro Jiajing (1522-1567 sur la trono) de la dinastio Ming (1368-1644). Pro tio la opero nun estas en la listo de la unua grupo de la Ŝtatnivelaj Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj publikigitaj en la 20-a de majo de 2006, kaj en la 30-a de septembro de 2009 ĝi eniĝis en la Nomliston de la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro de UNESCO.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments