El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio forte malkontentas pri kritiko de la japana ambasadoro

| 2013-12-11
Bookmark and Share


Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio  

 

    La 9an de decembro en gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kies proparolanto Hong Lei diris, ke Ĉinio forte malkontentas pri kritiko de la japana ambasadoro, kiu opinias, ke Ĉinio estas milita lando. La ĉina flanko urĝas al la japana fari klopodojn por bonigi la rilatojn inter la du landoj.

 

    Lastatempe la japana ambasadoro deklaris, ke Ĉinio unuflanke ŝanĝis la situacion en la Orienta Maro, kaj Ĉinio jam estas milita lando, se ĝi kritikis la privatan akton de Japanio, kio kaŭzis la militismon de Japanio.

 

    Hong Lei diris, ke oni klare scias pri la aferoj en la Orienta Ĉina Maro, kaj la senkiala kritiko de Japanio al Ĉinio estas malĝusta. Pro la historia kaŭzo, Ĉinio kaj aliaj landoj donas atenton al la disvolviĝo de Japanio, tio estas normala. La erara kritiko de Japanio al Ĉinio estas ridinda. Ĉinio forte malkontentas pri tiu ĉi agado, kaj urĝas al Japanio aŭskulti la voĉon de aziaj najbaroj kaj la internacia socio por bonigi la rilatojn inter la du landoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments