El Popola Ĉinio>头条新闻>

La malfermita areo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco atingos 76% post 8 jaroj

| 2013-12-11
Bookmark and Share


Wu-pordo -- la suda pordo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco 

 


Laboristo riparas la terenon ĉe la domo Cining.  

 

    La 8-an de decembro Shan Jixiang, direktoro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco, diris en la akademia seminario pri daŭrigebla disvolvo de la kulturaj heredaĵoj okazinta en Ningbo de Ĉinio, ke en la jaro 2020, kiam la Muzeo de la Imperiestra Palaco 600-jariĝis, estos fundamente plenumita la projekto pri protekto kaj riparado de la palaco. Tiam la malfermita areo de la palaco atingos 76% kaj ĝia okcidenta zono, kie kolektiĝis virinoj en la palaco, estos malfermita al la vizitantoj.

 

    Shan Jixiang konigis, ke en la jaro 2002, kiam la muzeo estis grandamplekse riparita, la malfermita areo okupis nur je 30% de ĝia totala areo. Nuntempe la malfermita areo atingis 52% kaj atingos 76% post 8 jaroj. Tiam la vizitantoj havos ŝancon por pli multe koni la kulturon de la palaco.

 

    Shan Jixiang diris: "Post riparado de historiaj objektoj kaj konstruaĵoj ni malfermos la okcidentan zonon de la muzeo. La okcidenta zono estis nomita kiel 'mondo de virinoj' kaj tie vivis la patrino de imperiestro, princedzinoj kaj imperiestraj kromedzinoj. La zono neniam estis malfermita post la fondiĝo de la muzeo antaŭ 88 jaroj kaj pro tio la loko estas iom mistera."

 

    Shan Jixiang konigis: "La virinoj en la palaco havis sufiĉe da libera tempo kaj pro tio en la zono estis multaj florĝardenoj kaj ĉambroj por kultado al Budho. La pli ol 70 ĉambroj por kultado en la palaco plej parte sidas en la okcidenta zono de la palaco."

 

    Laŭ konigo, nuntempe la historiaj objektoj kaj konstruaĵoj en la palaco estis riparitaj kaj oni faras konstruadon de ekipaĵoj pri sekureco kaj pri servado kaj aranĝas eksponaĵojn. La domo Cining estos kiel galerio de skulptaĵoj, la domo Shoukang apud ĝi estas dormejo de la patrino de la imperiestro Qianlong kaj la objektoj en ĝi estos aranĝitaj laŭ ĝia originala aspekto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments