El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Specifa terapio kontraŭ vaskularito

| 2013-12-11
Bookmark and Share


Zhang Xinghui (meze) en kuracado 

 

    Vaskularito estas obstrukca tromboangiito kaj internacie oni nomas ĝin Buerger-malsano. La malsanulo havas palajn kaj malvarmajn membrojn en la komenca stadio, en la meza stadio la membroj fariĝas ruĝaj kaj nesensivaj kaj en la lasta stadio ili ulceriĝas kaj nekroziĝas. La doloro estas neelportebla kaj la malsano povas kaŭzi sepsemion. Nun en Ĉinio estas ĉ. 300 000-500 000 suferantoj de tiu malsano kaj en la mondo 1.5-2.5 milionoj. Longtempe ĝi estas rigardata kiel malfacile kuracebla malsano, ĝenerale, oni amputas plejparton de la pacientoj kiel kutime. Sed tio ne povas radikale kuraci la malsanon. La mortokvanto de la suferantoj estas tre granda, tial oni nomas la malsanon duagrada kancero.

 

    Nun Ĉinio trovis specifan terapion por kuraci tiun malfacile kuraceblan malsanon. Oni aplikas jon-enkondukan aparaton, pilolojn Maidong kaj Tehao kaj pocion Yihao por kuraci vaskulariton, kun kombino de ĉina kaj okcidenta medicinoj. Antaŭ nelonge ni venis al la vaskularita hospitalo en la antaŭurbo de Jihing, Shandong-provinco, kaj vizitis kuraciston Zhang Xinghui, kreinton de la nova terapio kontraŭ vaskularito.

 

    La 51-jara Zhang estas malkaŝema kaj honesta. Li havas nur elementan klerecon, sed li kun miriga energio memlernis la "Patologion", "Anatomion", "Skizon de Tradicia Ĉina Medicino", "Huangdi Nei Jing" kaj multajn aliajn medicinajn verkojn. Antaŭ 20 jaroj li komencis studi la novan terapion. La projekto pri ĝi formiĝis ĝuste sub la sugesto de la "Anatomio" de I. P. Pavlov.

 

    Zhang diris: "La ulcero, nekrozo kaj doloro de la manoj kaj piedoj de la vaskularita suferanto estas nur simptomoj, la baza kaŭzo estas, ke trombo okazas en la arterietoj de la membroj. Trombo estas estigita pro la perturbo de angiosuperrega funkcio de nerva sistemo, precipe de lumba simpato. Por radikale kuraci la malsanon, oni devas revigligi la angiosuperregan funkcion de la simpato. La tradicia membro-amputa kuraco ne povas nuligi la kaŭzon de trombozo, tial ĝi ne povas radikale kuraci la malsanon." Por atingi la celon li aplikas novan terapion kun kombino de ĉina kaj okcidenta medicinoj.

 

    En malsanulejo ni vidis kuracistinon ŝprucigi flavan pocion al ulcera piedo de paciento. Ŝi diris al ni, ke la pocio estas nomata Yihao. La novaj enhospitaliĝintoj, ĝenerale, suferas ulceron kaj pusadon ĉe la membroj, en kiuj iam vivas larvoj, kaj la doloro estas neelportebla. La pocio povas forigi inflamon kaj doloron, mortigi bakteriojn, kvietigi doloron kaj akceli la forigon de ulcero. Tre seriozaj pacientoj povas preni ankaŭ la pilolon Tehao. Antaŭe la hospitaloj ĝenerale donis la medikamenton Dulingding malutilan al la homa korpo por forigi doloron.

 

    La paciento nomiĝas Fu Pengzhi kaj venis de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Li diris: "La suferantoj de vaskularito neniel povas elteni la doloron, multaj eĉ intencas sin mortigi pro la doloro. Oni ne plu sentas doloron post 6-10-taga kuracado per la pilolo Tehao kaj pocio Yihao." Ni demandis pli ol 10 pacientojn, ili ĉiuj laŭdis la pilolon kaj pocion.

 

    Kuracisto Zhang diris, ke nur kiam la pacientoj povas manĝi kaj dormi post forigo de la doloro, oni povas radikale kuraci al ili la malsanon. Troviĝas du rimedoj radikale kuraci la malsanon: Unu estas fari korpopunktan kuracadon per jon-enkonduka aparato kaj, la alia estas doni al paciento la pilolon Maidong. La rimedoj ludas gravan rolon en varmigo kaj vigligo de ĝinglŭo-oj, redukto de sango-denseco, solvado de trombo, faciligo de sanga cirkulado kaj reguligo de angiosuperrega funkcio de la vegetala nerva sistemo.

 

    En la hospitalo ni vizitis ankaŭ la pacientojn Zhai Huaming el Ningxia, Duo Baoguo el Tianjin, Liu Yufan el Heilongjiang kaj aliajn. Ili suferis de la malsano 7-10 jarojn kaj ne ricevis bonan efikon post kuracado en pluraj hospitaloj. Post diagnozo iliaj membroj devis esti amputitaj. Ricevinte unujaran kuracadon per la nova terapio, ili resaniĝis kaj la membroj estas ne amputitaj.

 

    La nova terapio havas kvar avantaĝojn: A. Granda procentaĵo de resanigitoj. Nun la plej alta procentaĵo en- kaj eksterlande tiuflanke estas ĉ. 60%, sed tiu por la nova terapio atingis 93% kaj la kuracefiko 100%. B. Ne necesas amputo. El la pli ol 500 malsanuloj kuracitaj per la nova terapio neniu ricevis amputon, krom tiuj amputitaj antaŭ la enhospitaliĝo. C. Mallonga seanco kaj malmulta pago. Vaskularito estas grava kronika malsano, la tradicia terapio, ĝenerale, bezonas plurajn kaj eĉ pli ol dek jarojn, sed la nova nur 1-3 jarojn, kaj la pago egalas al kvarono de tiu por la tradicia. Ĉ. Ne okazas recidivo. El la pli ol 200 elhospitaliĝintoj estas neniu recidivulo.

 

    Ni vizitis ĉ. 20 elhospitaliĝintojn. Xu Qingxian, kamparano de Jiaxiang-gubernio, Shandong-provinco, diris, ke li eksuferis vaskulariton en 1963, liaj manoj kaj piedoj ulceriĝis grave kaj doloris al li fortege. Li vizitis multajn hospitalojn, sed ne ricevis kuracefikon. Nemalmultaj kuracistoj proponis, ke li kiel eble plej frue ricevu amputon. En 1966 li en malespero ricevis kuracadon de Zhang Xinghui. Post unusemajna kuracado ĉesis la doloro kaj malgrandiĝis la ulcera amplekso. Post unujara kuracado li elhospitaliĝis kaj lia vaskularito ripetiĝis neniam en la pasintaj 22 jaroj.

 

    Gao Chongshan estis tinkturisto de la urbo Jinan. Liaj gamboj estas amputitaj kaj liaj fingroj kriplaj. Li ĝoje diris al ni:"Mi ŝuldas al Zhang mian vivon." Post kiam li eksuferis la malsanon en 1969, plurfoja kuracado ne helpis lin kaj anstataŭe serioziĝis lia vaskularito. Liaj gamboj estis amputitaj 4-foje. Post tio ulceriĝis liaj ses fingroj kaj amputita dekstra gamboradiko kun areo de 30 cm x 25 cm. Oni devis apliki grandan kvanton da medikamento por forigi lian doloron. Januare de 1985 li suferis febron de pli ol 39 gradoj, poste lin trafis sepsemio. Je la 23-a de januaro li estis portita al Zhang Xinghui por ricevi kuracadon per la nova terapio. Post nur 10 tagoj normaliĝis lia korpa temperaturo, malaperis la inflamo kaj ĉesis la doloro. Post tri monatoj malgrandiĝis la ulcera amplekso je kvarono kaj li elhospitaliĝis post du jaroj. Li diris, ke Zhang ne nur kuracis lian malsanon, sed ankaŭ svatis al li bonkoran virinon. Nun ili havas amindan filineton.

 

    Ke kuracisto Zhang Xinghui sukcesis en kuracado de vaskularito, tio ĝojigis la suferantojn de la malsano. Nun pacientoj el 24 provincoj kaj municipoj de Ĉinio estas kuracataj de li. Ankaŭ malsanuloj de Francio, Kanado kaj Britio sendis leterojn al li por peti kuracon. Por havigi oportunecon al malsanuloj li starigis filiojn de la hospitalo en Pekino, Ji'nan, Qingdao kaj Weihai. En la lastatempe okazigita kunveno de fakuloj la nova terapio de Zhang estis aprobita kaj alte taksita de la ĉeestantoj. Krome, Zhang akiris sian sukceson ankaŭ en kuracado de osta tuberkulozo, medolito, neŭrito kaj malignaj ulceroj. Li resanigis 30 malsanulojn de osta tuberkulozo, 40 de medolito, 80 de neŭrito kaj milojn da suferantoj de maligna ulcero.

 

    Kiam ni adiaŭis Zhang, li diris al ni: "Mi esperas, ke mia nova terapio por kuraci vaskulariton servos al pli multaj malsanuloj de la mondo en la estonteco."

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments