El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝtataj gvidantoj el diversaj landoj kunvenis por funebri Nelson Mandela

| 2013-12-12
Bookmark and Share


 Li Yuanchao en parolado
 


Memore al Mandela, oni okazigas la funebran ceremonion en Johannesburg.  

 


Gvidantoj el diversaj landoj per silento funebras Mandela.  

 

    La 10an de decembro en FNB-Stadiono, Johannesburg, Sud-Afriko, proksimume cent ŝtataj gvidantoj el diversaj landoj kaj gravaj personoj el internaciaj organizoj ĉeestis al la funebra ceremonio por la sudafrika eksprezidento Nelson Mandela. Inter la gvidantoj estis ĉina ŝtata vicprezidanto Li Yuanchao, usona prezidento Barack Obama, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj prezidanto de la Afrika Unio Nikosazana Dlamini-Zuma.

 

    Sudafrikanoj en pluvo dancis kaj kantis por esprimi sian amon al la eksa prezidento. Ankaŭ venis liaj familianoj, kiuj rakontis pri lia tuta vivo. Faris parolojn Ban Ki-moon kaj aliaj ŝtatgvidantoj.

 

    Ĉina ŝtata vicprezidanto Li Yuanchao, kiel speciala reprezentanto de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, esprimis profundan kondolencon pro la forpaso de Nelsan Mandela. Li diris, ke Mandela kontribuis sian tutan vivon al la nacia liberigo, al la unuiĝinta kunlaboro, al la progreso de Afriko, al la paco de la mondo kaj al la egaleco inter la homoj. Sud-Afriko devas esti en daŭra disvolviĝo, ĉar estas posteuloj de Mandela. La lasta ludis gravan rolon en la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.

 

    De la 11a ĝis la 13a, oni povas respekte rigardi lian restaĵon, kaj okazos en la 15a granda funebro en la vilaĝo, kie Mandela pasis sian infanan vivon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments