El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 2-a Ĉina-Korea Interreta Rondtabla Kunveno en Seulo

| 2013-12-12
Bookmark and Share


En la 2-a Ĉina-Korea Interreta Rondtabla Kunveno  

 

    La 10-an de decembro en Seulo okazis la 2-a Ĉina-Korea Interreta Rondtabla Kunveno kun la ĉeftemo Evoluo kaj Sekureco. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ cent reprezentantoj el la registaraj departementoj, koncernaj organizaĵoj, konataj ret-entreprenoj kaj akademiaj institucioj de la du landoj. Lu Wei, direktoro de la Ŝtata Interreta Informa Oficejo de Ĉinio, kaj Choi Mun-kee, ministro de la Ministerio de Scienco, ICT (Informo, Komunikado kaj Teknologio) kaj Futura Plano de la Korea Respubliko, ĉeestis kaj faris temajn prelegojn.

 

    Lu Wei proponis pri kuna gardo por la interreta sekureco: kune gardu la sekurecon de surreta suvereneco, enigu la interreton en la framon de UN por multflanka regado kaj konstruu novan ordon de la surreta suvereneco pace kunekzista kaj reciproke profita; kune gardu la sekurecon de surretaj informoj, pliigu koncernajn kunlaborojn kaj ataku kontraŭleĝajn agojn surretajn por ke la datumo sekure kaj laŭorde fluadu; kune gardu la sekurecon de privatecon kaj plifortigu la protektadon al la individuaj informoj por ke la reto estu sekura kaj paca; kune gardu la sekurecon de teknologio, Ĉinio volas plimultigi la kunagojn kun la korea flanko por antaŭenpuŝi la trapenetrojn en la kampoj de kerna tekniko, ŝlosila aparato, movebla ekstremaĵo kaj tiel plu.

 

    Choi Mun-kee diris, ke la interreto jam fariĝis forta motoro de la monda ekonomia disvolviĝo kaj ludas gravan kaj aktivan rolon en la konstruado de inteligenta socio kaj en la disvastiĝo de kulturo. Samtempe la interreto alportas al la homoj defiojn, ekzemple malkaŝon de la individuaj informoj kaj surretajn krimojn. La kunlaboroj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko estas urĝe bezonataj por kune trakti la malfacilojn.

 

    La kunveno daŭris je unu tago, kaj la partoprenantoj faris interŝanĝojn kaj diskutojn pri la subtemoj Evoluo de Interreto, Sekureco kaj Gardo al Personaj Informoj, Internaciaj Kunlaboroj kaj aliaj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

图 说 :

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments