El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Sekreto de longviveco

| 2013-12-12
Bookmark and Share


Viglaj maljunuloj de Gongŝjan-gubernio, Henan-provinco 

 


La 120-jara Hu Jŭanĉing de Hubej-provinco ricevis ateston "Sana Maljunulo" kaj donacon porcelana longvivulo. 

 


En ĝardeno por maljunuloj en Ĉenghaj-gubernio de Gŭangdong-provinco 

 


La 80-jara Sun Ŭejhe ĉe la fino de 3 000-metra kurado 

 

    Ĉinaj sciencistoj malkovris iom post iom la sekreton de longviveco -- bona animstato, konvena medio, racia nutrado, necesa korpoekzerco kaj preno de mikroelementoj.

 

    La Tria Censo en 1982 de Ĉinio montris, ke maljunuloj super 65 jaroj nombras pli ol 77.83 milionojn, inter kiuj virinoj konsistigas 53.5 pocentojn. 3 765 maljunuloj atingis la aĝon de 100 jaroj. Plejparto de tiuj grandaĝaj maljunuloj loĝas en limaj regionoj, montaro kaj kamparo. 860 centjaruloj vivas en Ŝinĝjang, 441 en Gŭangdong kaj 405 en Gŭangŝji. Esplorante lokojn kie vivas multaj longvivuloj kaj tiujn maljunulojn, specialistoj trovis kelke da komunaj faktoroj.

 

    Rilate korstaton kaj karakteron: Esplorado en Pekino, Ĉangŝa, Ĉangĉun k.a. montris, ke plejparto de la longvivuloj estas vastanimaj, modestaj, serenaj, optimismaj kaj fidoplenaj al la vivo. En Hubej, nur 4 el la 88 longvivuloj estas malsocietemaj.

 

    Rilate nutradon: La centjaruloj de la landinterno prenas por si manĝaĵojn malmultkaloriajn, malaltgrasajn, malaltproteinajn kaj ankaŭ grandkvantajn legomojn. La longvivuloj de Ŝinĝjang ofte prenas maldelikatajn grenojn kaj sin izolas de malbonaj ŝatoj, kvankam ili prenas ĉefe laktaĵojn, ŝaf- kaj bovviandojn.

 

     Rilate medion: En Ŝinĝjang kaj Gŭangŝji estas multaj montaroj kun alteco de 50011 500 metroj, kie abundas pluvo kaj konvena temperaturo. Tie la aero estas freŝa, akvo pura, kio tre favoras al longviveco.

 

    Rilate laboradon kaj korpoekzercon: Naŭ dekonoj de la centjaruloj tutjare faras fizikan laboron, multaj estas laboremaj eĉ en la aĝo super cent jaroj.

 

    Specialistoj rimarkis, ke mikroelementoj strikte rilatas longevivecon. Ĝenerala analizo montras, ke la haroj de la centjaruloj estas selenozaj, manganozaj kaj samtempe kadmiomankaj. La ĉefa faktoro kuŝas en tio, ke la greno de ilia loko entenas riĉan kvanton da seleno, fero kaj aliaj mikroelementoj, kio helpas preventi koronarian kormalsanon kaj tumoron. Ankaŭ la tero kaj akvo de ilia loko entenas mikroelementojn, kiuj utilas al prevento de malsano kaj malfruigo de seniliĝo.

 

    Antaŭ nelonge finiĝis la Sesa Simpozio de Suda Ĉinio kaj la Tria Simpozio de Gŭangŝji de Maljunula Medicino. Multaj specialistoj diris ĉe la simpozioj, ke estas necese krei longvivigan medion por ke plejparto de la homoj povu vivi pli longe.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments