Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Moderna Vivo

Zhai Feng kaj liaj familianoj velŝipadis al 6 landoj dum 8 monatoj (I)

| 2013-12-12
Bookmark and Share

de LIN XIAOYUN

 


Antaŭ ol ekvojaĝo per velŝipo en Malajzio 

 

    En oktobro de 2012, 36-jara Zhai Feng, fervojisto de Yanzhou en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, faris aǔdacan decidon -- vojaĝi per velŝipado. Li kaj lia edzino rezignis siajn laborojn kaj ilia filino interrompis la lernadon en la lernejo. La familio forvendis la domon kaj la aŭton, kaj komencis sian liberan velŝipadon: dum 8 monatoj, ili velŝipadis je pli ol 4 mil marmejloj (ĉ. pli ol 7 mil km.) al Tajlando, Birmo, Malajzio, Singapuro kaj aliaj 2 landoj. Poste, ili revenis al la hejmurbo Yanzhou de la provinco Shandong kaj atendis la venton el la nordo ĉe la fino de la jaro, kaj tiam ili denove ekvelŝipados. 

 

    Por la libereco la familio forvendis la domon kaj aŭton kaj komencis velŝipadon

 

    Ĉe la fino de novembro de 2012, la tuta familio de Zhai Feng startigis sian velŝipadon. Tiam estis ekprojekciita la Oskar-premiita filmo Vivo de Pi. La filmo rakontas pri la aventuro de knabo Pi kaj bengala tigro sur maro. Pi timas la tigron, sed li kaj la besto dependas unu de la alia. Reĝisoro Ang Lee diris, ke en la koro de ĉiuj homoj estas feroca tigro.

 


La tri familianoj  

 

    Dum la pasintaj 18 jaroj, fervojisto Zhai Feng ofte aŭdis en sia koro "murĝadon de feroca tigro". En tiu tempo, li havis sian laboron stabilan, nepenigan kaj bone salajritan en la okuloj de urbetanoj. Ankaŭ en la fervoja kampo laboris lia edzino. Ilia filino estis inteligenta kaj vigla. Ili havis domon kaj aŭton, kaj vivis bonstatan vivon. 

 

    Sed, la vivo kiel la "eksmoda elektronika ludo kun sol-linia intrigo" enuigis Zhai Feng: "Ĉiuj homoj similas al ŝraŭbo sur maŝino. La plej timiga afero estas, ke ni ĉiuj pensas ke tio estas la vivo kaj ke neniu volas ĝin ŝanĝi."

 

    Do, li kun siaj edzino kaj filino bicikle vojaĝis tra la provinco Hainan en la sudo de la lando kaj motorcikle tra Nepalo kun la volo vidi la realan mondon.

 

    Tra televido, li konatiĝis kun Zhai Mo -- la unua ĉino vojaĝanta per velŝipo sen motoro. Zhai Feng sentis en si, ke la velado povas helpi al li malfermi la pordon al la mondo, kaj nur kun ŝipo kaj forto de vento kaj marfluo oni jam povas navigi sur senlima maro kaj veturi tien kien oni volas.

 

    La revo de Zhai Feng pri marnavigado pli kaj pli klariĝis en lia menso. Sed mankis al li kaj lia edzino mono, pro tio ili decidis forvendi domon kaj aǔton. Kaj la alia neevitebla elekto de la geedzoj por realigi la revon estis rezigni la laborojn, nur tiele ili povis havigi al si sufiĉe da tempo. Por ne lasi la filinon solan hejme, post interkonsiliĝo kun la filino Naixin, ili decidis portempe ĉesigi ŝian vizitadon al lernejo.

 

    Antaŭ ilia ekiro, ĉiuj, inkl. de la gepatroj kaj bogepatroj de Zhai Feng, opiniis, ke Zhai Feng "freneziĝis". Zhai Feng komplete rompis sian antaǔan vivon, kaj tio iom maltrankviligis ankaŭ lian edzinon Sun Hongyan, kiu pretas akompani lin en la velŝipado. Ili ofte kvereris, kaj ne povis endormiĝi nokte.

 

    Dum televida programo post ilia velŝipado, iuj invititaj gastoj kritikis Zhai Feng, kial li ne povis samtempe konsideri velŝipadon kaj la vivon. Tamen laǔ la opinio de Zhai Feng, rezigni la laborojn, interrompi la lernadon de la filino, forvendi la domon kaj la aŭton, ĉio tio estis elekto absoluta.

 

    Li pagis 340 mil juanojn por aĉeti uzitan velŝipon kaj la familio reprenis sur maro la teneran vivon

 


La velŝipo de Zhai Feng 

 

    Nova velŝipo multe kostas. Zhai Feng trovis sur la interreto ke en Pulau Langkawi de Malajzio oni povas aĉeti per malkara prezo uzitan velŝipon en kompare bona funkcio. Per la totala enspezo el vendado de la domo kaj aŭto, li pagis 55 mil usonajn dolarojn (ĉirkaŭ 340 mil juanoj) kaj aĉetis duamanan velŝipon kun longeco de 11,8 metroj. En la velŝipo estas kuirejo, dormoĉambro, necesejo, 4 litoj kaj 3 kompletoj da ekipaĵoj por produkti elektron. La velŝipo povas konservi oleon kaj akvon je 500 litroj. 

 

    Tiutage, Zhai Feng ŝajne havigis al si la tutan mondon. Karesante la velŝipon kun rustaj makuloj, li pensis en si: "Ĉu la homoj, kiuj la unuaj min suspektis kaj primokis, povos vidi ĝin?"

 


La tuta familio sur maro 

 

    Zhai Feng donis al la velŝipo nomon Ĉielarka Bravulo. Ĝin kondukante, la 3 membroj de la familio ekvelŝipis por la unua fojo el Malajzio en la 24a de novembro de 2012. 

 

    Leviĝo de la suno en frua mateno estas la plej bela momento sur maro. Nuboj en pompaj koloroj senĉese ŝanĝas siajn formojn super la vasta maro.

 


La filino de Zhai Feng memlernas en kajuto.  

 

    Dum sia 8-monata vojaĝo la familio restis sur maro proksimume je kvinono de la tempo. En la malgranda kajuto, ili vivis la vivon trankvilan kaj simplan. Tage, Zhai Feng kaj lia edzino alterne ripozis aǔ ordigis la navigan taglibron kaj fotojn. Ilia filino Naixin legis libron, lernis lecionon aǔ faris pentraĵon. Posttagmeze je la 3a aŭ la 4a, kiam ili velŝipis al kvieta akvo, Zhai Feng kaj lia edzino naĝis aŭ fiŝhokis. En la horo por prepari manĝaĵojn, la edzino kiel en la hejmo, elprenis stokitajn nutraĵojn el la fridujo kaj kuiris por sia edzo kaj ilia filino manĝaĵojn kun viando kaj legomoj, kaj la filino povis ĝui la de ŝi plej ŝatatajn nudelojn kun tomato kaj ovo. 

 

    Vespero estas unu el la plej agrablaj tempoj por la tuta familio. Kiam ili finis ĉiujn laborojn, la mallumo regis super la maro kaj la aero friskis. La tuta familio sidis kune kaj per komputilo aŭ per iPad rigardis filmojn aŭ babilis. Foje, kiam la edzino parolis pri sia kaŝa amo al iu knabo en elementa lernejo, ŝiaj edzo kaj filino ne povis sin deteni de ridegoj.

 

    Pri tia vivo Zhai Feng sopiris delonge. Antaŭe, en vespero sur la tero, li ludis enretajn ludojn kaj lia edzino en alia ĉambro rigardis televidon kune kun la filino. Kaj la familianoj havis inter si malmultajn interŝanĝojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments