El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis publikigita la listo de 10 amuzaj urboj de Ĉinio en 2013

| 2013-12-13
Bookmark and Share


La antikva urbo Dayan en Lijiang de Yunnan en sudokcidenta Ĉinio 

 


Gustumado de teo ĉe la Larĝ-mallarĝa Strato de Chengdu  

 

    La 9-an de decembro la Ĉina (Internacia) Disvolva Forumo pri Amuzo en 2013 publikigis en Pekino la liston de "10 amuzaj urboj de Ĉinio en 2013". La urboj Lijiang, Guilin kaj Sanya estis enmetitaj en la liston. La forumo publikigis ankaŭ la liston de "la plej bonaj urbetoj por amuzado en 2013".

 

    La elekto de 10 amuzaj urboj de Ĉinio okazas en ĉiu tri-a jaro. La ĉi-foja elektado daŭris pli ol 4 monatojn. Post kandidatigo kaj rekomendo de la organiza komitato, reta voĉdonado, rilata enketado kaj juĝado de fakuloj, oni elektis el 60 kandidataj urboj 10 amuzajn urbojn de Ĉinio. Ili estas Lijiang, Guilin, Sanya, Hangzhou, Qingdao, Kunming, Chengdu, Nankino, Dalian kaj Yangzhou.

 

    La rezulto de la enketado pri amuzaj urboj de Ĉinio montris, ke Lijiang, Sanya kaj Guilin estas urboj kun plej densa amuza etoso, Hangzhou, Sanya kaj Qingdao estas urboj kun plej perfektaj ekipaĵoj por amuzado, Hangzhou, Chengdu kaj Sanya estas ubroj, kies urbanoj havas plej fortan konscion pri amuzo kaj sufiĉe da tempo por amuzo.

 

    Menciinde estas, ke la urbo Hangzhou, kiu troviĝis en la unua loko en la antaŭaj du sinsekvaj elektadoj, ne troviĝis en la unuaj tri lokoj de la listo. Pri tio fakuloj opinias, ke la rezulto refrektis la ŝanĝon de la ideo pri amuzado: sekve de la altiĝo de vivnivelo, la postulo de turistoj al la kvalito de amuzado estas pli kaj pli alta, kaj la urboj, en kiuj estas nur vidindejoj kaj al kiuj mankas la amuza etoso, ne estas tiel ŝatataj de turistoj.

 

    La Ĉina (Internacia) Disvolva Forumo pri Amuzo estas lanĉita kaj organizita de la redakcio de Ĉina Sagaceco. En la jaro 2006 la redakcio unuafoje elmetis en Ĉinio la "ĉinan bonhavan indicon pri amuzo", en la jaro 2010 ĝi kaj la Esplora Centro pri Amuzo kaj Ekonomio sub la Ĉina Popola Universitato kune lanĉis la "sistemon pri juĝa normo de amuzaj urboj de Ĉinio".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments