El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 21-a Ĉina-Vjetnama Foiro en Guangxi, Ĉinio

| 2013-12-13
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la 21-a Ĉina-Vjetnama Foiro

 

    La 11-an de decembro inaŭguriĝis la 21-a Ĉina-Vjetnama Foiro en la urbo Pingxiang de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, la plej granda landlima urbo de Ĉinio ĉe Vjetnamio. Ĝi allogis dek milojn da komercistoj de Ĉinio kaj la membrolandoj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA) por trovi entreprenajn ŝancojn.

 

    La foiro kun la ĉeftemo Kunlaboro trans landlimo, malfermo kaj komuna gajno havigas al si la esencon kiu tuŝas la rondojn de negoco, turismo kaj kulturo. En la periodo de la rilataj eventoj oni okazigos foiron pri la komercaĵoj de Ĉinio kaj Vjetnamio, jarkunvenon por la konsilio de ĉinaj antikvaj mebloj el biksa ligno, la 1-an ĉinan (pingxiang-an) foiron pri biksaj mebloj, vesperon kun sudorient-azia stilo, filman semajnon de Ĉinio kaj Vjetnamio, amikecan konkurson de ŝako inter Ĉinio kaj Vjetnamio, kulturan forumon de Ĉinio kaj ALSA kaj internacian seminarion pri kulturaj interŝanĝoj ĉe la landlimo de Ĉinio kaj Vjetnamio.

 

    Al la inaŭguro ĉeestis ankaŭ altrangaj oficistoj de Laoso, tiuj de Vjetnamio kaj tiel plu. En la inaŭguro la urbo Pingxiang akceptis la tabulojn pri la "Kerna regiono por landlima negoco de biksoj inter Ĉinio kaj ALSA" kaj la "Bazo por mebloj el biksa ligno de Guangxi".

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments