El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Ĉinio balatas kontraŭ kanceroj (I)

| 2013-12-13
Bookmark and Share

 
Vicprofesorino Ŭang Kajhŭa (la dua de dekstre) de Ŝjamen-universitato analizas kune kun sciencistoj de la Kontraŭkan-cera Instituto la tri ĉelajn lineojn de stomaka kancero en malsamaj gradoj.

 

    En 1958 fondiĝis en Pekino la Tumora Hospitalo sub la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj, la unua tiaspeca hospitalo en Ĉinio. Pasis pli ol 20 jaroj. Ĉinio nun havas 17 tumorajn hospitalojn kaj tumorologiajn institutojn. La Tumora Hospitalo sub la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj jam fariĝis centro kun diversaj avangardaj ekipaĵoj kaj spertaj fakuloj por preventi, kuraci kaj esplori kancerojn kaj akiris bonajn sukcesojn en kuracado kaj esplorado.

 

    Laŭ la internacia normo de kvinjara daŭra vivado post kuracado, la progreson de Ĉinio montris la jena statistiko:

 

    Procentoj de resanigitoj

 

 

(60-aj jaroj) 

(1977-1983) 

 Stomaka kancero

20%

30-40%

Ezofaga kancero

25% 

35-40% 

Pulma kancero

10%

15-40% 

Mama kancero

40% 

50-70% 

Nazofaringa kancero

30% 

35-50% 

Hepata kancero

2.6% 

10-20% 

 

    Okulfrapa tumorologia esplorado

 

    Ĉinio komencis esplori tumoran epidemiologion en la 70-aj jaroj. Post etskala enketo pri malsaniga kaŭzo en diversaj lokoj, la ŝtato mobilizis pli ol 600 000 homojn kaj dediĉis 10 jarojn al ĝenerala enketo pri pli ol 2 100 gubernioj de 29 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj por 2.5 miliardoj da homfojoj kaj tiel konis la leĝon de dislokiĝo de la 14 plej oftaj malignaj tumoroj en loĝantoj kaj regionoj de Ĉinio.

 

    La ezofaga kancero estas tumoro plej ofta en Ĉinio. La mortoprocentaĵo de la suferantoj de ezofaga, stomaka kaj hepata kanceroj konsistigas pli ol 60% de la mortintoj de la ĉiuspecaj kanceroj. La observado de pli ol dek jaroj montris, ke nitroza kombinaĵo en homa korpo estas malsaniga faktoro de ezofaga kancero kaj ŝimo en manĝaĵo akcelas la formiĝon de nitrosamino kaj ĝia antaŭvenanto kaj ludas aktivan rolon. Tiu trovo puŝas la esploron pri ezofaga kancero al nova stadio. Poste, aplikante la prognozan metodon de ezofaga citologio, oni faris grandskalan kontrolon. Progresis la frua prognozo kaj altiĝis la kurac-efiko sur prekancerozo.

 

    Koncerne alian oftan tumoron, nazofaringan kanceron, oni ankoraŭ ne povas difini ĝian kaŭzon, tamen la absorba enzimimuniga metodo ellaborita surbaze de eltrovo de EB-viruso faciligis la fruan prognozon de tia kancero. Per nudokula observado al la rezulto de kontrolo de sero oni jam povas trovi la danĝeron kaŝitan en la homa korpo 8-30 monatojn pli frue ol la apero de kancera ĉelo. Tiu sukceso ebligas al pli ol 90% de la fruaj suferantoj de nazofaringa kancero daŭre vivi kvin jarojn.

 

    La fruktoj de epidemiologia esplorado montras, ke preventado estas ebla. La afekcia procezo de kancero trapasas du-tri ĝis dek jarojn. En tiu tempo oni povas apliki multajn pozitivajn detenajn rimedojn, ekz. forigi kancerigajn faktorojn en la medio kaj redukti kancerigan eblecon facile por la loĝantoj. Krome, plibonigi la strukturon de manĝaĵoj, provizi la homan korpon per necesaj proteinoj, vitaminoj, mikroelementoj ktp. povas deturni kancerajn ĉelojn kaj ekstermi la kanceron en ĝermado.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments