El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksponiĝis en Pekino kaligrafiaĵoj de Zhou Wenzhang

| 2013-12-16
Bookmark and Share


Sinjoro Zhou Wenzhang interparolas kun ĉeestantoj al la inaŭguro de la ekspozicio. 

 


Ĉeestantoj rigardas verkojn de Zhou Wenzhang.  

 


Zhou Wenzhang subskribas sur la pentra libro de vizitantoj. 

 


Vizitantoj en la inaŭguro de la ekspozicio 

 

    La 14-an de decembro en Pekino inaŭguriĝis la ekspozicio de kaligrafiaĵoj de Zhou Wenzhang. Eksponiĝis 92 verkoj kreitaj de li dum la vojaĝoj de la jaro 2003 ĝis nun. La ekspozicio daŭros dum unu monato. En la inaŭguro, centoj da artistoj kunvenis kaj diskutis pri kaligrafiaĵoj.

 

    Sinjoro Zhou, eksa vicestro de la Ĉina Ŝtata Instituto pri Administracio, eklernis la kaligrafion en sia aĝo de 50 jaroj. Li konigis sian lernadon de la kaligrafio, ke li neniam skribas en la labora tempo, kaj tion faris nur en la libera tempo, ekzemple semajfino, mateno kaj vespero, kaj en feriaj tagoj. Li skribis ankaŭ survoje kiam li veturis al aliaj lokoj.

 

    La ekspozicio estas parto de la 32-a Komuna Seminario okazonta en Pekino de la 21-a ĝis la 23-a de decembro. Sinjoro Zhou interparolos pri la kaligrafia arto kun alilandaj esperantistoj.

 

    Organizis la ekspozicion pentarta oficejo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments