El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcesis la tasko de la luna esplorilo Chang'e-3

| 2013-12-16
Bookmark and Share


La foto sendita de Chang'e-3 pri la rondira aparato sur la luno  

 

    La 15-an de decembro la unua Kvin-stela Ruĝa Flago (la Nacia Flago de Ĉinio) flagis sur la luno. Post tio Ma Xingrui, ĉefkomandanto de la lunesplora programo, anoncis la sukceson de la tasko de la luna esplorilo Chang'e-3.

 

    Je la 23-a horo de la 15-a de decembro la surterigilo kaj la aparato rondira sur la luno faris la unuan eksperimenton de fotado unu al la alia. La fotoj montras, ke la surterigilo sur la griz-nigra surfaco de la luno plena je gruzoj kaj polvoj estas en ora koloro sub la brilo de la suno kaj la Kvin-stela Flago "antaŭ la brusto de la aparato" estis blindige brilkolora.

 

    La reciproka fotado daŭris unu minuton. Dum kelkaj horoj antaŭ la ekveturo al la loko por fotadi, la luna rondira aparato praktikis iradon sur la luna surfaco, starigon de topografio, lokalizon de vidado, planon de percepto kaj aliajn teleregajn teknologiojn kaj regadon de la aparato, surlokan turniĝon, uzadon de fotilo kaj aliajn labormodelojn. En la venontaj tagoj la aparato kaj surterigilo faros 4 reciprokajn fotadojn kaj la aparato faros postajn sciencajn esplorojn kaj ripete utiligos la teknologiojn kaj modelojn.

 

    Post sia lanĉiĝo en la 2-a de decembro Chang'e-3 trarompis la akuratan lanĉon per multaj fenestroj kaj mallarĝa larĝeco, molan surteriĝon, disiĝon de la aparato kaj surterigilo kaj aliajn ŝlosilajn teknologiojn. Pei Zhaoyu, proparolanto de la lunesplora programo, diris, ke la reciproka fotado de la aparato kaj surterigilo signifas, ke ŝarĝoj portitaj de ili bone funkcias kaj la celo "realigi molan surteriĝon kaj fari esploradojn sur la luno" estas realigita.

 

    Dum la venontaj 3 monatoj eĉ pli longa tempo la aparato Yutu rondirados sur la surfaco de la luno en la rapideco de 200 metroj por 1 horo kaj 7 metroj por unu "paŝo", kaj ĝi faros kune kun la surterigilo sciencajn esploradojn pri la ekstera formo de la luno, ĝiaj geologia strukturo, surfacaj elementoj, utiligeblaj resursoj kaj pri la terglobo.

 

    La lanĉo de Chang'e-3 estas la dua paŝo de la ĉina programo de lunesplorado "rondirado, surteriĝo kaj reveno". Wu Weiren, ĝenerala projektisto de la programo, diris, ke estas espereble por Ĉinio realigi senhoman prenon de specimenoj el la luno antaŭ la jaro 2020. Tio faros fundamenton por kunhoma esplorado sur la luno.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments