El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Prelego pri Esperanto en la mezlernejo de Ŝanhajo

| 2013-12-17
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Wang Minhao

 


S-ro Wang Minhao en prelego pri Esperanto  

 


Junaj aŭskultantoj dum la aktivado  

 

    En la posttagmezo de la 13-a de decembro s-ro Wang Minhao, la prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, laŭ la invito de la mezlernejo Xiangming de Ŝanhajo, faris prelegon pri Esperanto. Li koncize prezentis bazan scion pri Esperanto kaj ĝia iniciatinto d-ro L. L. Zamenhof al la lernantoj kaj instruistoj de la lernejo. Li konigis al ili ankaŭ la rolon kaj uzadon de la internacia lingvo Esperanto.

 

    Kun granda ĝojo la lernantoj kaj instruistoj aŭskultis la prelegon fare de s-ro Wang Minhao. Ne malmultaj lernantoj esprimis sian intereson pri la lernado de Esperanto. Kaj la lernejo planas organizi Esperanto-societon, en kiu la lernantoj povos lerni Esperanton.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments