El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Jarkuveno de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo kaj kunsido por festi la 154-an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof

| 2013-12-17
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao

 

    En la 15-a de decembro la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo okazigis sian jarkunvenon por la jaro 2013 kaj kunsidon por festi la 154-an datrevenon de la naskiĝtago de L. L. Zamenhof en la Zaozhuang-a Profesia Instituto.

 

    Pli ol 50 gastoj kaj membroj de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo partoprenis en la kunveno, kiun prezidis fraŭlino Gao Hui, la ĝenerala sekretario de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo. S-ino Wu Juan, la prezidanto de la organizo, faris raporton pri la laboroj de la organizo en la jaro 2013.

 

    Ĉiuj partoprenantoj esperante parolis pri sia sperto de studado de la lingvo Esperanto. S-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, eksa prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado, estis kortuŝita kaj diris, ke la urbo Zaozhuang jam fariĝis centro de la ĉina E-movado, en la urbo ne nur estas E-Muzeo, la plej granda en la mondo, sed ankaŭ viglas junuloj, kiuj bone parolas Esperanton.

 


S-ino Wu Juan dum raportado pri la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo en la jaro 2013  

 


En la jarkunveno kaj kunsido de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo  

 


La membroj premiitaj  

 


15-jara Duan Jiaxin, la plej juna membro de la organizo, bone parolas Esperanton.  

 


La partoprenantoj de la kunveno  

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments